Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Kredo-Konfeso


Stato: 2021-07-19


La Apostola Kredo-Konfeso


Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;

kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.

Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika* eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna.

Amen.

* «Katolika» signifas «universala».
latina T: verŝajne 5a jarcento
E: 2001 en ADORU 001.4


La Granda Kredo-Konfeso


Mi kredas je unu Dio, la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino,
kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro [kaj de la Filo]*.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu eklezio: sankta, katolika** kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo.

Amen.

* Aldonu aŭ ne laŭ la konvinko de via eklezio!
** «Katolika» signifas «universala».
La Nice-Konstantinopola Kredo-Konfeso
latina T: post la koncilioj de Niceo 325 kaj Konstantinopolo 381
E: 1995 en Meslibro p. 120, 2001 kun notoj en ADORU 043


Baptujo en la paroĥa preĝejo de Münnerstadt, Germanujo • fotis: Andreas Praefcke • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY






supren al la komenco de la paĝo