Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Tagmeza preĝo

malgranda formo de la Meza Horo


Stato: 2020-10-13
Frankfurto tagmeze • fotis: Roland Meinecke • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



MALFERMO DE LA TAGMEZA PREĜO


Dio, atentu helpi min.
     Rapidu subteni min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PSALMO 121: LA GARDANTO DE IZRAEL


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
     De kie venas al mi helpo?
Mia helpo venas de la Eternulo, *
     kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
     via gardanto ne dormetas.
Jen ne dormetas kaj ne dormas *
     la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
     ĉe via dekstra mano.
En la tago la suno vin ne frapos, *
     nek la luno en la nokto.
La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
     Li gardos vian animon.
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
     de nun kaj eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PREĜO AL PSALMO 121


Fidela Dio, tage kaj nokte Vi gardas pri nia vivo.
Gvidu nin en Vian lumon, kiu ne konas vesperon. Amen.

LEGAĴO EL LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA EFESANOJ (Efe 4,1-6)


Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin,
ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,
kun ĉia humileco kaj mildeco,
kun toleremeco,
paciencante unu al alia en amo,
penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
Estas unu korpo, kaj unu Spirito,
kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;
unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
unu Dio kaj Patro de ĉiuj,
kiu estas super ĉiuj,
kaj tra ĉiuj,
kaj en ĉiuj.

HIMNO


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'.

RECTOR POTENS, VERAX DEUS • latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003



supren al la komenco de la paĝo