Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Vespera preĝo

malgranda formo de la Vespera Laŭdo


Stato: 2020-10-11
Kalksee • fotis: Brunhilde Schaefer • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



MALFERMO DE LA VESPERA PREĜO


Dio, atentu helpi min.
     Rapidu subteni min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Zorga Kreinto!
Homo Vin laŭdu
mense kaj kore,
pacon amante,
li – rimarkinda
parto de l' mondo.

Sola li estas
bildo impona
de Vi, Kreinto,
se li nur vivas
pura en koro,
sankta en menso.

Koro kaj buŝo
ĉiam Vin laŭdu,
Dio lumanta.
Ĉiam ni amu
Vin, kiu estas
ĉie la Sankta.

TE HOMO LAUDET (strofoj 1 - 3) • latina T: Alkuin (735-804) • E: Albrecht Kronenberger 2010


PSALMO 113: DIO, LA MAJESTA KAJ FAVORA


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
     gloru la nomon de la Eternulo.
La nomo de la Eternulo estu benata *
     de nun kaj eterne.
De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
     estas glorata la nomo de la Eternulo.
Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
     super la ĉielo estas Lia gloro. —

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
     kiu sidas alte,
kiu kliniĝas por rigardi *
     la ĉielon kaj la teron,
kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
     el la koto levas malriĉulon,
por sidigi lin kun eminentuloj, *
     kun la eminentuloj de lia popolo?
Li donas familion al senfruktulino, *
     kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. —

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PREĜO AL PSALMO 113


Fidela Dio, Vi rigardis nian humilecon
kaj adoptis nin en Jesuo Kristo.
Konservu en ni la ĝojon pri la saviĝo. Amen.



aŭ:

PSALMO 139, 1-3.13-18: LA HOMO ANTAŬ LA ĈIOSCIA DIO


Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. /
     Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; *
     Vi komprenas mian penson de malproksime.
Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, *
     kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
Ĉar Vi kreis mian internaĵon, *
     formis min en la ventro de mia patrino. —

Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; /
     mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, *
     kaj mia animo tion bone konscias.
Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, /
     kiam mi estis kreata en kaŝiteco, *
     kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
Mian embrion vidis Viaj okuloj, /
     kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, *
     kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis. —

Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! *
     Kiel granda estas ilia nombro!
Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; *
     kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi. —

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PREĜO AL PSALMO 139


Dio, nia Patro, Vi konas niajn pensojn kaj vortojn;
Vi estas plej intime en nia koro.
Ni dankas al Vi, ke Vi nin kreis kaj vokis en Vian proksimecon.
Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



LEGAĴO EL LA EPISTOLO AL LA KOLOSEANOJ (laŭ Kol 1,23)


Vi efektive restu en la fido,
fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis,
kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo.

LAŬDKANTO DE MARIA – MAGNIFICAT (Luk 1,46-55)


Mia animo altigas la Eternulon, *
     kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
     ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
     kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
     al tiuj, kiuj Lin timas. —

Li montris forton per Sia brako, *
     Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
     kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
     kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. —

Li helpis Sian servanton Izrael, *
     memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
     al Abraham kaj al lia idaro eterne. —

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PORPETOJ


Mi petas …
por ĉiuj, kiuj estas en mizeroj
por ĉiuj, kiuj suferas perforton
por ĉiuj, de kies decidoj multo dependas
por ĉiuj, kiuj ne scias kiel pluvivi
por ĉiuj, kiuj apogas min en la ĉiutagaĵoj
por …
por niaj mortintoj
Bona Dio, benu miajn parencojn kaj konatojn.

FERMO DE LA VESPERA PREĜO


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne.

Amen.


supren al la komenco de la paĝo