Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

La Anĝela Saluto / Ave Maria


Stato: 2021-03-30
«Ave Maria» estas la latinaj komencaj vortoj kaj samtempe la titolo de la plej konata preĝo al Maria («Ave Maria, gratia plena» / «Saluton, Maria, gracoplena»), ankaŭ nomata la Anĝela Saluto. Oni diras ĝin ĉefe ĉe la Rozario kaj la Anĝeluso.
La preĝo konsistas el du partoj, kies unua estas prenita el Luk 1,28 kaj Luk 1,41s kaj kies dua estas aldonaĵo el la malfrua mezepoko.
La Anĝela Saluto ankaŭ estas muzikigita en multaj famaj komponaĵoj.


Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.


Ave Maria, gratia plena;
Dominus tecum;
benedicta tu in mulieribus,
et benedictus fructus ventris tui, Jesus.

Sancta Maria, Mater Dei,
ora pro nobis peccatoribus
nunc et in hora mortis nostrae.

Amen.



supren al la komenco de la paĝo