Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


Ĉapitro: 1    >>



    1 Amu justecon, vi kiuj juĝas la teron,
    pensu pri la Sinjoro kun boneco,
    kaj kun sincereco serĉu Lin.
    2 Ĉar Lin trovas tiuj, kiuj ne tentas Lin,
    kaj Li manifestiĝas al tiuj, kiuj ne malkredas je Li.
    3 Ĉar nesincera rezonado apartigas de Dio,
    kaj Lia potenco, submetata al provo, refutas la malsaĝulojn,
    4 tial, ke en malican animon ne eniras saĝeco,
    nek loĝos en pekema korpo.
    5 La sankta spirito kiu instruas, fuĝas de ruzo
    kaj formigras de stultaj pensoj
    kaj retiriĝas, se aperas maljusteco.
    6 Homama spirito ja estas saĝeco
    sed ne opinios blasfemanton nerespondeca pri siaj lipoj;
    ĉar Dio estas atestanto de liaj renoj
    kaj vera vokto de lia koro
    kaj aŭdanto de lia lango.
    7 Ĉar la spirito de la Sinjoro plenigis la mondon,
    kaj tiu, kiu ampleksas ĉion, scias ĉies vorton.
    8 Pro tio neniu povas diri malvirtaĵon kaŝe,
    nek malatentos lin la justeco, kiu ĉion refutas.
    9 Ja, la komploto de la malbonulo estos esplorata,
    kaj liaj vortoj venos al la orelo de la Sinjoro
    por kondamni lin pro liaj malpermesataj agoj.
    10 Ĉar la ĵaluza orelo subaŭdas ĉion,
    kaj la bruo de murmurado ne estas kaŝata.
    11 Do gardu vin senprofite murmuradi,
    kaj detenu vin de kalumniado;
    ĉar neniu sekreta vorto senefike eliros,
    kaj mensoga buŝo detruas la animon.
    12 Ne serĉu la morton per la eraroj de via vivo,
    nek altiru sur vin pereon per la agoj de viaj manoj.
    13 Ĉar Dio ne faris la morton
    nek ĝojas je la pereo de vivanto.
    14 Li ja kreis ĉion, por ke ĝi estadu,
    kaj ĉiuj mondaj kreitaĵoj estas sanaj
    kaj ne havas en si pereigan venenon,
    nek troviĝas surtere la regno de Hadeso.
    15 Ĉar la justeco estas senmorta.
    16 Per siaj agoj kaj vortoj la malpiuloj alvokis la morton,
    kaj opiniante ĝin amiko, ili sopiris je ĝi
    kaj faris interkonsenton kun ĝi,
    ĉar ili estas indaj heredi ĝin.

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo