Ĵaŭdo


Breviero > Kompletorio > Paska Tempo > Ĵaŭdo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.



RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.



HIMNO


Iesu, redemptor sæculi


Jesu', Savanto de l' eon',
de l' alta Patro Vi la Vort',
ho lum' de l' nevidebla lum':
Vi nokte viglas gardi nin.

Faranto Vi de l' univers',
struktur-donant' al nia temp':
Nin, lacajn post la tag-labor',
Vi ripozigu dum la nokt'.

Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.

Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.

Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'. Amen.

latina T: 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2007

PSALMODIO


Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Psa 16 (15)


Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;

mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶

Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.

Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo (1 Tes 5, 23)


La Dio de paco vin sanktigu tute;
kaj via spirito kaj animo kaj korpo
estu plene konservitaj sen kulpo,
ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Responsorio


En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

Vi savis min, Dio de la vero.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

PREĜO


Ni preĝu:
Dio,
sendu al ni en tiu ĉi nokto trankvilan dormon,
por ke post la penoj de la tago ni refreŝiĝu,
kaj morgaŭ servu al Vi per nova forto.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18