Vendredo


Breviero > Kompletorio > Paska Tempo > Vendredo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.



RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.



HIMNO


Iesu, redemptor sæculi


Jesu', Savanto de l' eon',
de l' alta Patro Vi la Vort',
ho lum' de l' nevidebla lum':
Vi nokte viglas gardi nin.

Faranto Vi de l' univers',
struktur-donant' al nia temp':
Nin, lacajn post la tag-labor',
Vi ripozigu dum la nokt'.

Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.

Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.

Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'. Amen.

latina T: 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2007

PSALMODIO


Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Psa 88 (87)


Ho Eternulo, Dio de mia savo! *
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; *
klinu Vian orelon al mia ploro. ¶

Ĉar mia animo tro-satiĝis de malbonoj *
kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; *
mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

etendita inter mortintoj; *
kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,

kiujn Vi jam ne rememoras *
kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano. ¶

Vi metis min en la plej profundan foson, *
en mallumon, en abismon.

Pezas sur mi Via furiozo, *
kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. ¶

Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, / Vi faris min abomenaĵo por ili; *
mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; / mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, *
mi etendas al Vi miajn manojn. ¶

Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? *
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin?

Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, *
kaj fidindeco en la abismo?

Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, *
kaj Via justeco en la lando de forgeso? ¶

Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, *
kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? *
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; *
mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

Venis sur min Via furiozo, *
Viaj timigoj min dispremas.

Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; *
ili tute min ĉirkaŭ-sieĝas.

Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; *
miaj konatoj estas en mallumo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo (Jer 14, 9b)


Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo,
kaj ni portas sur ni Vian nomon;
ne forlasu nin.

Responsorio


En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

Vi savis min, Dio de la vero.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. Haleluja.

PREĜO


Ni preĝu:
Ĉiopova Dio,
Via sole-naskita Filo descendis en la nokton de la morto, kaj resurektis.
Donu, ke ni restu dum ĉiuj tagoj ligitaj al Li per la fido,
por ke ni reviviĝu kun Li al nova vivo.
Tion ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.

BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18