Matena Laŭdo


Breviero > Ordinaraj Partoj > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

HIMNO


kutime finiĝanta per Amen.

Oni prenas la himnon
- en la Ordinara Tempo el ties Kvar-semajna Psalmaro,
- en la Festocikloj el la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo,
- en Solenoj, Festoj kaj Memoroj el la Propraj Partoj aŭ el la Komunaj Tekstoj.


PSALMODIO


konsistanta el
- Matena Psalmo kun ĝia Antifono,
- Malnov-testamenta Kantiko kun ĝia Antifono,
- Laŭda Psalmo kun ĝia Antifono.

Ĉiu psalmo kaj kantiko, se ne alie indikite, finiĝas per:


Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Oni prenas la psalmojn kaj la kantikon
- en la Ordinara Tempo el ties Kvar-semajna Psalmaro,
- en la du Festicikloj el ties Kvar-semajna Psalmaro,
- en Solenoj kaj Festoj el la dimanĉo de la unua semajno,
- en Memoroj el la Propraj Partoj aŭ el la Komunaj Tekstoj.


VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio


kiel en la Kvarsemajna Psalmaro aŭ en la Propraj Partoj

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Kvarsemajna Psalmaro aŭ en la Propraj Partoj,
aŭ laŭbezone:


¶ La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj faris por ili elaĉeton;
vizitis nin la sun-leviĝo de supre
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. – ADORU 091.17

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Kvarsemajna Psalmaro aŭ en la Propraj Partoj,
aŭ laŭbezone:


¶ La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj faris por ili elaĉeton;
vizitis nin la sun-leviĝo de supre
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. – ADORU 091.17

PREĜADO


Petoj


kiel en la Kvarsemajna Psalmaro aŭ en la Propraj Partoj

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Kvarsemajna Psalmaro aŭ en la Propraj Partoj

La Preĝo kutime finiĝas per


Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22