Meza Horo: posttagmeze


Breviero > Ordinaraj Partoj > Meza Horo: posttagmeze
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

HIMNO


aŭ:

Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Ĝi konsistas el tri psalmoj.
Oni prenas ilin el la Kvar-semajna Psalmaro
aŭ el la sekvaj alternativaj psalmoj, la tiel nomataj Gradualpsalmoj aŭ Kantoj de Suprenirado.
Ĉiu psalmo finiĝas per:


Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

En la du Festo-cikloj estas nur unu sola antifono por la tri psalmoj,
dum en la Ordinara Tempo ĉiu psalmo havas sian propran antifonon.


Unua Antifono


¶ Dio faris por ni grandaĵojn.
Kia ĝojo!

Unua Psalmo – Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Dio faris por ni grandaĵojn.
Kia ĝojo!

Dua Antifono


¶ La Eternulo konstruu al ni la domon,
Li gardu la urbon.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo konstruu al ni la domon,
Li gardu la urbon.

Tria Antifono


¶ Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Tria Psalmo – Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


(Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.)

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

LEGAĴO


Oni trovas ĝin en la Propraj Partoj
aŭ (dum la Ordinara Tempo) en la Kvar-semajna Psalmaro.


VERSIKLO


Oni trovas ĝin en la Propraj Partoj
aŭ (dum la Ordinara Tempo) en la Kvar-semajna Psalmaro.


PREĜO


kutime enkondukita per: Ni preĝu
kaj finiĝanta per: Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

La Preĝon oni trovas en la Propraj Partoj
aŭ (eksterdimanĉe dum la Ordinara Tempo) en la Kvar-semajna Psalmaro.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.