Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Primo dierum omnium


El ĉiuj tagoj tiu ĉi
l' unua estas, tag' de l' glor'.
En ĝi sin levis kun jubil'
la nov-kreita univers'.

En tiu ĉi solena tag'
leviĝis Kristo el la mort',
venkinte Li kondukis nin
el mort' kaj peko al liber'.

Rapide ni leviĝu do,
en tiu nokt', sen iu lac',
kaj, laŭ la diro de l' profet',
Lin, la Piulon, serĉu ni.

Nin Dio aŭdu, helpu nin,
konduku nin per forta man'
el nia feblo al la glor'
en Sia regno de l' ĉiel'.

Per tiu nokta solenad'
kun psalmoj ni komencas nun
la sanktan tagon de l' Sinjor'.
Li estu nia rekompenc'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
al Di', la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

tage:

Dies ætasque ceteris


Pli sankte brilas tiu tag'
ol ĉiu tago de l' semajn':
la tag' de Via releviĝ',
l' unua tag' de nia sav'.

Leviĝu ni kun Vi, Jesu',
kun Vi ni iru al la viv',
ne tenu nin la dua mort',
ĉar Vi nin gvidis al liber'.

Kaj kiam Vi revenos sur
la nuboj, je la granda tag',
al Vi renkonte voku nin,
kaj estu, Kristo, nia viv'.

Vizaĝon Vian vidu ni,
ekkonu Vin laŭ Via ent',
transfiguriĝu al estad'
en Via vera dolĉa lum'.

Al ni, unktitaj de l' Spirit',
la Patran regnon donos Vi,
ĝojigos, Kristo, per Vi mem
eterne nin en Dia glor'. Amen.

latina T: eble de Aron, antaŭ 1100 • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La kruco de la Sinjoro sin montras vivo-arbo.

Unua Psalmo – Psa 1


Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, / nek staras sur vojo de pekuloj, *
nek sidas en kunsido de blasfemantoj;

sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, *
kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. ¶

Kaj li estos kiel arbo, *
plantita apud akvaj torentoj,

donanta sian frukton en sia tempo, *
kaj kies folio ne velkas;

kaj en ĉio, kion li faras, *
li sukcesos. ¶

Ne tiel estas la malpiuloj; / sed ili estas kiel gren-ventumaĵo, *
kiun disblovas la vento.

Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, *
nek la pekuloj en societo de piuloj. ¶

Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; *
sed la vojo de malpiuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La kruco de la Sinjoro sin montras vivo-arbo.

Dua Antifono


¶ Mi starigis ja Mian reĝon super Cion, Mia sankta monto.

Dua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi starigis ja Mian reĝon super Cion, Mia sankta monto.

Tria Antifono


¶ Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
levanto de mia kapo.

Tria Psalmo – Psa 3


Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, *
multaj leviĝis kontraŭ mi!

Multaj diradas pri mia animo: *
Ne ekzistas por li savo de Dio. ¶

Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, *
mia honoro kaj levanto de mia kapo.

Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, *
kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. ¶

Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, *
kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.

Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, *
kiuj estas ĉirkaŭ mi.

Leviĝu, ho Eternulo, *
savu min, mia Dio; ¶

ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, *
la dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

Ĉe la Eternulo estas la savo; *
super Via popolo estu Via beno. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
levanto de mia kapo.

VERSIKLO


La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe.

Instruu kaj admonu unu la alian en ĉia saĝeco. – el Kol 3, 16

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.