Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (2)
Stato:


Ĉi tiun Vesperan Laŭdon oni povas kanti laŭ ADORU 094 aŭ preĝi jene:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Lucis creator optime


Kreinto bona Vi de l' lum',
per Vi eklumas ĉiu tag'.
La kreon de la tuta mond'
komencis Vi per nova lum'.

Maten' ligita kun vesper'
nomiĝas tag' laŭ Via vol'.
Ĝin glutos nigro kaj ĥaos'.
Ni Vin petegas: Aŭdu nin.

Ne nestu kulp' en nia kor'
nek flirta, petolema pens';
ke nek tenebro nek obskur'
detenu nin de nia cel'.

Frapante je l' ĉiela pord'
premion gajnu ni de l' viv'.
Obstakla ĉio restu for.
Ni puraj vivu antaŭ Vi.

En tiu ĉi vespera hor'
Vin gloru nia laŭda kant',
Vin, Patro, Filo kaj Spirit',
Vin, tri-persona unu Di'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 1997, 2001 en ADORU 095

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La sceptron de Sia potenco la Eternulo sendos el Cion.
Li regos eterne.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La sceptron de Sia potenco la Eternulo sendos el Cion.
Li regos eterne.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 114 (113 A)


Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
la domo de Jakob el fremda popolo,

tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno. ¶

La maro vidis kaj for-kuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;

la montoj saltis kiel ŝafoj, *
la montetoj kiel ŝafidoj.

Kio estas al vi, ho maro, ke vi for-kuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
montetoj, kiel ŝafidoj?

Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
antaŭ la Dio de Jakob,

kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
graniton en akvo-donan fonton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ La Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas.
Haleluja.

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Kor 1, 3-4


Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo;
kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto,
por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas,
per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

Responsorio


Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne.

Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne.

Benata Via nomo majesta,

laŭdinda kaj gloregenda eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Benata Vi estas sur la volbo ĉiela, laŭdinda kaj gloregenda eterne. – laŭ Dan 3, 56.52, ADORU 095.15

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Propraj Partoj

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Propraj Partoj

PREĜADO


Petoj


Ni adoras Jesuon Kriston, la kapon de la eklezio. Ni ĝoje voku al Li:
Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Helpu al Via eklezio,
– ke ĝi vere estu signo de la unueco en la mondo.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Asistu al nia papo … kaj al ĉiuj aliaj episkopoj, al ĉiuj estroj de kristanaj komunumoj.
– Donacu al ili unuecon, karitaton kaj pacon.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Ligu pli kaj pli la kristanojn kun Vi,
– por ke ili atestu pri Vi per sia vivo.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Donu al la mondo Vian pacon,
– por ke ĉie floru trankvilo kaj sekuro.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Al niaj mortintoj donacu la resurekton
– kaj al ni la eternan vivon kun ili.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio. – ADORU 095.18

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21