Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Somno refectis artubus


Post iom da ripoz' aŭ dorm'
ni levas nin el nia lit'
kaj petas, Patro, kun insist':
Ĉi himnon kanti helpu nin.

Unue laŭdu Vin la lang',
ĉirkaŭu Vin la mensa ard',
ke sekve estu Vi la font'
de niaj agoj, sankta Di'.

Tenebroj cedu antaŭ hel'
kaj ombroj antaŭ taga bril',
por ke la pekoj de la nokt'
forglitu sub la don' de l' lum'.

Do: Jen ni preĝas kun peteg':
Vi ĉion nocan prenu for.
Akceptu Vi el nia buŝ'
la laŭdon, kiun kantas ni.

Al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, ho Kristo, Lia Fil',
al Vi, Spirito, Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'. Amen.

latina T: 6a / 7a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Æterna lux, divinitas


Eterna lumo, Dia ent',
ho tripersona unu Di',
konfesas Vin la febla hom'
petante Vin: Elaŭdu nin.

La altan Patron kredas ni,
la Filon de la Generint',
kaj ankaŭ Lin, la Am-ligil',
de ambaŭ Li la Kunigant'.

Ho ver' fidinda, karitat',
ho cel' strebinda, ho feliĉ',
nin igu kredi kun esper',
Vin ami, Dio, sekvi Vin.

De ĉio estas Vi la font',
komenco, daŭro, cel' kaj fin',
konsolo sola estas Vi,
esper' de l' Viaj, nia ŝirm'.

Por ĉio, ĉiu, ĉies far'
necesas kaj sufiĉas Vi.
Vi sola estas nia lum',
premi' de ĉiu esperant'.

Ni petas, ĉiopova Di',
Vin, Patro, Vin, ho Dia Fil',
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit':
Favoru, sankta Triunu'. Amen.

latina T: 18a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Helpu min pro Via favor-koreco.

Unua Psalmo – Psa 6


Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, *
kaj ne en Via furiozo min punu. ¶

Kor-favoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; *
sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.

Kaj mia animo forte ektremis; *
kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? ¶

Returnu Vin, ho Eternulo, / savu mian animon; *
helpu min pro Via favor-koreco.

Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; *
en Ŝeol, kiu gloros Vin? ¶

Mi laciĝis de mia ĝemado; / ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; *
per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.

Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, *
maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. ¶

Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; *
ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.

Aŭdis la Eternulo mian peton; *
la Eternulo akceptos mian preĝon.

Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; *
ili for-turniĝos kaj tuj estos hontigitaj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Helpu min pro Via favor-koreco.

Dua Antifono


¶ La Eternulo estos rifuĝo por la premato,
rifuĝo en la tempo de mizero.

Dua Psalmo – Psa 9 (9A), 2-11


Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro. *
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.

Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi. *
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta. ¶

Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, *
ili falas kaj pereas antaŭ Vi.

Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; *
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.

Vi indignis kontraŭ la popoloj, / Vi pereigis malpiulojn. *
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.

La malamikoj malaperis, / ruiniĝis por ĉiam. *
Iliajn urbojn Vi renversis.

La memoro pri ili pereis *
kune kun ili. ¶

Sed la Eternulo restas eterne, *
Li pretigis Sian tronon por juĝo.

Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, / Li plenumos leĝojn inter la popoloj *
kun senpartieco. ¶

Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, *
rifuĝo en la tempo de mizero.

Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, *
ĉar Vi ne for-lasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo estos rifuĝo por la premato,
rifuĝo en la tempo de mizero.

Tria Antifono


¶ Mi rakontu Vian tutan gloron
en la pordegoj de la filino de Cion.

Tria Psalmo – Psa 9 (9A), 12-21


Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, *
rakontu inter la popoloj Liajn farojn.

Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, *
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj. ¶

Estu favora al Mi, ho Eternulo; / Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, *
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,

por ke mi rakontu Vian tutan gloron / en la pordegoj de la filino de Cion, *
kaj mi ĝoju pri Via savo. ¶

Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; *
en la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.

Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; *
per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. ¶

La malbonuloj reiru en Ŝeolon, *
ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.

Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, *
kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; *
la popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.

Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, *
la popoloj sciu, ke ili estas homoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
levanto de mia kapo.

VERSIKLO


Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon,

kaj mi konservos ĝin per la tuta koro. – Psa 119 (118), 34

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.