Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Splendor paternæ gloriæ


Vi patran gloron file rebrilas,
lumo el lumo kiel radi'.
Lumon fontan' de lumo similas:
Tag' prilumanta tagon, Vi.

Ho vera Sun', la teron vizitu;
daŭre ardegu tiu donac'.
Funde en koro fajron ekscitu
Sankta Spirit' kun Sia grac'.

Ni preĝe ankaŭ Patron adoru;
sankta la Patro, glora sen fin'.
Ĉiujn Li tre potence favoru:
el kulp-danĝer' Li savu nin.

Al viglaj faroj forton Li donu;
denton elrompu Li de l' serpent',
en amareco dolĉon proponu;
fruktu labor' per bena vent'.

Li menson nian reĝe regadu;
korpon Li faru pura en fid'.
Kredon fervor' flamanta flegadu;
ĝin ne venenu falsa gvid'.

Manĝaĵo nia, Kristo, Vi estu;
puran trinkaĵon ĉerpu la kred'.
Trinku kaj festu! Inter ni restu
sobra ebri' de l' Paraklet'.

La nunan tagon vivu ni ĝoje;
ĉastu la koroj kiel aŭror'.
Hele la fid' tagmezu survoje;
restu krepusk' el mensoj for.

Eksaltu, Sun', leviĝu al brilo;
grimpu la lum' ĝis plena komfort'.
Loĝas en Patro tute la Filo,
Patro kaŝiĝas en la Vort'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Jacques Tuinder 1979 • ADORU 009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Al Vi mi preĝas, ho Eternulo.
Matene Vi aŭdas mian voĉon.

Unua Psalmo – Psa 5, 2-10.12-13


Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo. *
Trapenetru miajn pensojn.

Aŭdu la voĉon de mia krio, / mia Reĝo kaj mia Dio; *
ĉar al Vi mi preĝas.

Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon; / matene mi eldiras mian preĝon al Vi, *
kaj mi atendas. ¶

Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon; *
malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.

Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi; *
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.

Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron. *
Sang-avidan kaj malican la Eternulo abomenas.

Kaj mi, pro Via granda favoro, *
eniros en Vian domon;

mi kliniĝos en Via sankta templo *
kun respektego al Vi. ¶

Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; *
pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon. ¶

Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; *
en ilia interno estas malvirteco.

Malfermita tombo estas ilia gorĝo; *
per sia lango ili hipokritas.

Ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; / ili eterne estos gajaj, *
kaj Vi ilin favoros;

Kaj triumfos pri Vi *
tiuj, kiuj amas Vian nomon.

Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon; *
kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Al Vi mi preĝas, ho Eternulo.
Matene Vi aŭdas mian voĉon.

Dua Antifono


¶ Ho nia Dio, ni gloras Vian majestan nomon.

Kantiko – 1 Kro 29, 10b-13


Estu benata, ho Eternulo, / Dio de nia patro Izrael, *
eterne kaj eterne.

Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, *
potenco, majesto, venko, kaj gloro,

ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero *
estas Via;

al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, *
kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj. ¶

Riĉeco kaj honoro venas de Vi; *
Vi regas super ĉio;

en Via mano estas forto kaj potenco; *
Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.

Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, *
kaj ni gloras Vian majestan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ho nia Dio, ni gloras Vian majestan nomon.

Tria Antifono


¶ Kliniĝu antaŭ la Eternulo en Lia templo.

Tria Psalmo – Psa 29 (28)


Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, / tributu al la Eternulo honoron kaj forton, *
tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo.

Kliniĝu antaŭ la Eternulo *
en sankta ornamo. ¶

La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj, *
la Eternulo super grandaj akvoj.

La voĉo de la Eternulo iras kun forto, *
la voĉo de la Eternulo iras kun majesto. ¶

La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, *
la Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.

Li saltigas ilin kiel bovidon, *
Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon. ¶

La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, *
la Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.

La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, *
kaj nudigas arbarojn. ¶

La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon, / la Dio de gloro tondras, *
kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro. ¶

La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, *
la Eternulo restos Reĝo eterne.

La Eternulo donos forton al Sia popolo, *
la Eternulo benos Sian popolon per paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kliniĝu antaŭ la Eternulo en Lia templo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Tes 3, 10b-13


Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu.
Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas.
Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon.
Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bon-farado.

Responsorio


Glorata estu Dio, la Eternulo de eterne ĝis eterne.

Glorata estu Dio, la Eternulo de eterne ĝis eterne.

Kiu sola faras miraklojn

de eterne ĝis eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Glorata estu Dio, la Eternulo de eterne ĝis eterne. – kp. Psa 72 (71), 18

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael.

PREĜADO


Petoj


Ni gloru Kriston,
plenan je graco kaj je la Sankta Spirito,
kaj ni fidoplene lin petegu:
Donu al ni, Sinjoro, vian Spiriton.

¶ Donu al ni, Sinjoro, vian Spiriton.

Koncedu al ni, ke tiu ĉi tago estu agrabla, paca kaj senmakula,
– por ke ni, kiam estos vespere, povu laŭdi vin ĝoje kaj pura-kore.

¶ Donu al ni, Sinjoro, vian Spiriton.

Vian lumon briligu hodiaŭ super ni,
– kaj konduku la laboron de niaj manoj.

¶ Donu al ni, Sinjoro, vian Spiriton.

Montru al ni vian vizaĝon, por ke ni vivu tiun ĉi tagon al bono en paco,
– kaj via potenca mano protektu nin.

¶ Donu al ni, Sinjoro, vian Spiriton.

Rigardu bonkore ĉiujn, kiuj konfidis sin al niaj preĝoj,
– kaj plenigu ilin per ĉiom da bonoj de animo kaj korpo.

¶ Donu al ni, Sinjoro, vian Spiriton.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Nian preĝadon, Dio, kaj nian laboradon antaŭiru kun Via graco kaj ĝin akompanu,
por ke nia tuta agado havu en Vi sian komencon kaj sian finon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22