Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La instruo de la Eternulo ĝojigas la koron,
faras lumon antaŭ la okuloj.

Unua Psalmo – Psa 19 (18), 8-15


La instruo de la Eternulo estas perfekta, *
ĝojigas la animon.

La atesto de la Eternulo estas certa, *
ĝi saĝigas sensaĝulon.

La ordonoj de la Eternulo estas justaj, *
ĝojigas la koron.

La ordon-diro de la Eternulo estas klara, *
faras lumon antaŭ la okuloj. ¶

La timo antaŭ la Eternulo estas pura, *
restas eterne.

La juĝoj de la Eternulo estas veraj, *
kaj ĉiuj estas justaj.

Ili estas pli dezirindaj, ol oro *
kaj ol multe da plej pura oro.

Ili estas pli dolĉaj, ol mielo *
kaj ĉelaraj miel-gutoj. ¶

Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; *
kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

Kiu scias siajn erarojn? *
Purigu min de eraroj kaŝitaj.

Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, *
ke ili ne regu super mi.

Tiam mi estos perfekta, *
kaj pura de granda peko. ¶

Akceptu kore la vortojn el mia buŝo / kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, *
ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La instruo de la Eternulo ĝojigas la koron,
faras lumon antaŭ la okuloj.

Dua Antifono


¶ Stariĝu, ho Eternulo,
juĝu laŭ justeco.

Dua Psalmo – Psa 7, 2-10


Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; *
helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, *
ĝin disŝirante, dum neniu savas. ¶

Ho Eternulo, mia Dio! / se mi faris ĉi tion, *
se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

se al mia amiko mi pagis per malbono, *
aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:

tiam malamiko persekutu mian animon, *
li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,

kaj mian honoron *
li metu en la polvon. ¶

Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, *
leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;

kaj vekiĝu por mi, *
Vi, kiu ordonis fari juĝon.

Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; *
kaj super ili reiru supren.

La Eternulo *
juĝas popolojn. ¶

Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco *
kaj laŭ mia pieco.

Finiĝu la malboneco de malpiuloj, *
kaj Vi subtenu justulon,

Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, *
justa Dio! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Stariĝu, ho Eternulo,
juĝu laŭ justeco.

Tria Antifono


¶ Dio estas juĝanto justa,
kiu savas piajn korojn.

Tria Psalmo – Psa 7, 11-18


Mia ŝildo estas ĉe Dio, *
kiu savas piajn korojn.

Dio estas juĝanto justa, *
kaj Dio minacanta ĉiutage.

Se oni ne reĝustiĝas, / Li akrigas Sian glavon, *
streĉas Sian paf-arkon kaj direktas ĝin.

Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, *
Siajn sagojn Li faras bruligaj. ¶

Jen tiu gravediĝis per malbono, *
portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, *
kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

Lia malico refalos sur lian kapon, *
kaj sur lian verton falos lia krimo. ¶

Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, *
kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio estas juĝanto justa,
kiu savas piajn korojn.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 13, 8.10


Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo;
ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon.
Amo ne faras malbonon al proksimulo;
amo do estas la plenumado de la leĝo.

Versiklo


Vi estis mia helpo, ne for-puŝu min.

Kaj ne for-lasu min, ho Dio de mia savo. – el Psa 27 (26), 9

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Dio, plej bona Patro,
Vi vokis la homojn al komuna laboro tiel ke, ju pli ili kunlaboras, des pli ili utilas unu la alian.
Helpu al ni labori kiel Viaj infanoj, en Via spirito, kun frata amo al ĉiuj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Jak 1, 19b-20.26


Ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

Versiklo


Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo.

Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. – Psa 34 (33), 2

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, mastro kaj gardanto de vitejo kaj tritikejo,
Vi disdonas la laboron kaj donas justan salajron.
Helpu al ni porti la ŝarĝon de la tago
kaj neniam murmuri kontraŭ Vi kaj kontraŭ tio, kio plaĉas al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mat 20, 1-16



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Pet 1, 17b-19


Vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado;
sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta viv-maniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
sed per multe-kosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo.

Versiklo


Liberigu min kaj kor-favoru min.

En la kunveno mi Vin gloros. – Psa 26 (25), 11; 22 (21), 23

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
je tiu ĉi horo, la naŭa, en kiu Petro kaj Johano estis supren-irantaj en la templon por preĝi, ankaŭ ni petas Vin en la nomo de Jesuo Kristo:
Bonvolu donaci Vian savon al ĉiuj, kiuj vokas ĉi tiun nomon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 3, 1; 4, 10.12



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.