Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo > Vespera Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Immense cæli conditor


Nemezurebla Mond-aŭtor',
por meti finon al ĥaos'
la akvojn apartigis Vi
per alt-volbita firmament'.

Vi fiksis nubojn sur ĉiel',
kaj donis lokon al river'.
La kosmaj flamoj nun ne plu
kapablas forbruligi nin.

Enverŝu nun, ho milda Di',
la donon de konstanta grac',
por ke ne erarigu nin
per nova ruz' la olda fraŭd'.

Kaj ĉio vanta restu for,
nenio falsa premu nin.
La lumon trovu nia fid',
ĝi portu nin per sia bril'.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1-a, la Granda (540-604) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Liaj okuloj vidas,
Liaj palpebroj esploras la homidojn.

Unua Psalmo – Psa 11 (10)


Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. / Kial vi diras al mia animo: *
Flugu kiel birdo sur vian monton?

Ĉar jen la malbonuloj streĉis paf-arkon, / almetis sagon sian al la tendeno, *
por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.

Kiam la fundamentoj estas detruitaj, *
kion povas fari la justulo? ¶

La Eternulo estas en Sia sankta templo; *
la trono de la Eternulo estas en la ĉielo;

Liaj okuloj vidas, *
Liaj palpebroj esploras la homidojn.

La Eternulo elprovas justulon; *
sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

Sur la malpiulon Li pluvigos brulantajn karbojn, / fajron kaj sulfuron; *
brula vento estos kaliko, destinita por ili.

Ĉar la Eternulo estas justa, / Li amas justecon; *
la piulo vidos Lian vizaĝon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Liaj okuloj vidas,
Liaj palpebroj esploras la homidojn.

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. – Mat 5, 8

Dua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. – Mat 5, 8

Tria Antifono


¶ Dio elektis nin en Kristo.
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto.

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio elektis nin en Kristo.
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Kol 1, 9-11


Ni ne ĉesas preĝi kaj peti por vi,
ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo
en ĉia spirita saĝo kaj prudento,
por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado,
en ĉia bona farado frukto-donaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;
fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro,
por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo.

Responsorio


Ho Eternulo, kompatu min; ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min; ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Sanigu mian animon;

ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, kompatu min; ĉar mi pekis antaŭ Vi. – Psa 41, 5

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Mia animo altigas la Eternulon,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Mia animo altigas la Eternulon,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino.

PREĜADO


Petoj


Dio faris kun Sia popolo aliancon eternan
kaj ne ĉesas bonfari al ĉiuj.
Ni danku al Li,
kaj, kun animo plenfida, ni direktu nian preĝon al Li:
Bonfaru, Dio, al Via popolo.

¶ Bonfaru, Dio, al Via popolo.

Helpu Vian popolon
– kaj benu Vian heredon. – Psa 28, 9

¶ Bonfaru, Dio, al Via popolo.

Kunigu en unueco tiujn, kiuj sin diras kristanoj,
– por ke la mondo kredu je Kristo, kiun Vi sendis.

¶ Bonfaru, Dio, al Via popolo.

Koncedu Vian gracon al ĉiuj niaj amikoj kaj konatuloj,
– por ke ili eligu la bonan odoron de Kristo.

¶ Bonfaru, Dio, al Via popolo.

Montru Vian amon al la agoniantoj,
– kaj donu al ili Vian savon.

¶ Bonfaru, Dio, al Via popolo.

Estu kompatema al niaj forpasintoj,
– kaj aligu ilin al tiuj, kiuj ripozas en Kristo.

¶ Bonfaru, Dio, al Via popolo.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Vin, granda Dio, gloru nia laŭd-kanto.
Pro nia savo Vi rigardis la humilecon de la Virgulino Maria kaj altigis ŝin.
Altigu ankaŭ nin kaj donacu al ni la plenon de la elaĉeto
per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21