Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Pergrata mundo nuntiat


Bonvene la matena ruĝ'
anoncas, ke la suno mem
aperos baldaŭ, kaj la land'
per lum' sin vestos kaj kolor'.

Eterne radianta Sun',
nin viviganta, Krist' Jesu',
al Vi sin turnas nia kant'
kun forta emo ĝui Vin.

La sci' de l' Patro estas Vi,
la vort', per kiu ĉiu est'
ekbrilas en mirinda ord',
per bon' kaj bel' allogas nin.

Ni, kiel idoj de la lum',
per Vi pilgrimu sen pigrec',
atestu pri la Patra grac'
per niaj moroj, nia far'.

Vi helpu, ke el nia buŝ'
elfluu nur sincera vort'.
Nin ĉiam pelu klar' kaj ver',
stimulu nin per dolĉa ĝoj'.

Al Vi, Jesu', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
al Vi, Spirito, Paraklet',
honor' eterne kaj ador'. Amen.

latina T: Anselmo Lentini (1901 - 1989) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
tiu supren-iros sur la monton de la Eternulo.

Unua Psalmo – Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne for-donis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe.

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / la Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
tiu supren-iros sur la monton de la Eternulo.

Dua Antifono


¶ Benu la Sinjoron de justeco,
laŭdu la Reĝon eternan.

Kantiko – Tob 13, 2-9


Benata estas Dio, *
kiu vivas kaj regas eterne,

ĉar Li punas kaj kompatas, / Li kondukas al Hadeso kaj supren-kondukas. *
Neniu povas eviti Lian manon. ¶

Dank-diru al Li, filoj de Izrael, / antaŭ la nacioj, *
ĉar Li disigis nin inter ili.

Tie proklamu Lian grandecon, *
laŭdu Lin antaŭ ĉiu vivanto,

ĉar Li estas nia Sinjoro kaj Dio, *
Li estas nia Patro eterne. ¶

Li punas nin pro niaj pekoj, *
kaj poste Li kompatas nin

kaj savas nin el inter ĉiuj nacioj, *
kien ajn ni dispeliĝis inter ili. ¶

Benu la Sinjoron de justeco, *
laŭdu la Reĝon eternan. ¶

En la lando de mia kaptiteco mi dankas Lin, *
kaj al pekuloj mi montras Liajn potencon kaj grandecon.

Turnu vin, pekuloj, *
faru justecon antaŭ Li.

Kiu scias ĉu Li atentos vin, *
kaj kompatos vin? ¶

Mi laŭdas mian Dion, / mia animo laŭdas la Reĝon de la ĉielo, *
kaj mi ĝojegos pro Lia grandeco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Benu la Sinjoron de justeco,
laŭdu la Reĝon eternan.

Tria Antifono


¶ Al la justuloj konvenas glorado.

Tria Psalmo – Psa 33 (32)


Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; *
al la justuloj konvenas glorado.

Gloru la Eternulon per harpo, *
per dek-korda psaltero ludu al Li.

Kantu al Li novan kanton, *
bone ludu al Li kun trumpetado. ¶

Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, *
kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.

Li amas justecon kaj juĝon; *
la tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; *
kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, *
Li metis la abismojn en konservejojn. ¶

Timu la Eternulon la tuta tero; *
tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; *
Li ordonis, kaj tio aperis. ¶

La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, *
Li detruas la intencojn de la nacioj.

La decido de la Eternulo restas eterne, *
la pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. ¶

Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; *
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

El la ĉielo la Eternulo rigardas, *
Li vidas ĉiujn homidojn.

De la trono, sur kiu Li sidas, *
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,

Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, *
kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. ¶

La reĝon ne helpos granda armeo, *
fortulon ne savos granda forto.

Vana estas la ĉevalo por helpo, *
kaj per sia granda forto ĝi ne savos.

Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, *
kiuj esperas Lian favoron,

ke Li savu de morto ilian animon *
kaj nutru ilin en tempo de malsato. ¶

Nia animo fidas la Eternulon; *
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.

Ĉar pro Li ĝojas nia koro, *
ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.

Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, *
kiel ni esperas al Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Al la justuloj konvenas glorado.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 13, 11b-13a


Nun estas la horo por leviĝo el dormo;
ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.
Ni iradu dece, kiel en la tago.

Responsorio


Dio estas mia forta Roko, kiun mi fidas.

Dio estas mia forta Roko, kiun mi fidas.

Mia fortikaĵo, kaj mia Savanto,

kiun mi fidas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio estas mia forta Roko, kiun mi fidas. – kp. Psa 18 (17), 3

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Dio levis kornon de savo por ni,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Dio levis kornon de savo por ni,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj.

PREĜADO


Petoj


Ni, karegaj gefratoj,
faritaj partoprenantoj de ĉiela alvoko,
ni benu Kriston, la pontifikon de nia kredo,
kaj aklamu:
Sinjoro, nia Dio kaj nia Savanto!

¶ Sinjoro, nia Dio kaj nia Savanto!

Ĉiopova Reĝo, kiu per la bapto donis al ni reĝan sacerdotecon,
– faru ke nia vivo estu konstanta laŭdo-ofero al Vi.

¶ Sinjoro, nia Dio kaj nia Savanto!

Helpu al ni observi Viajn ordonojn,
– por ke, per la Sankta Spirito, ni restu en Vi kaj Vi restu en ni.

¶ Sinjoro, nia Dio kaj nia Savanto!

Donu al ni Vian eternan saĝecon,
– por ke ĝi akompanu nin hodiaŭ kaj agu kun ni.

¶ Sinjoro, nia Dio kaj nia Savanto!

Ebligu, ke ni hodiaŭ estu ne kaŭzo de malĝojo al kiu ajn,
– sed kaŭzo de ĝojo al ĉiuj, kiuj vivas kun ni.

¶ Sinjoro, nia Dio kaj nia Savanto!

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Inklinu, Dio, Vian orelon kaj aŭdu la matenan laŭdon de Viaj kredantoj.
Heligu kaj sanigu tion, kio estas malsana en la profundo de nia koro,
por ke neniu deziro kaptu nin per sia sorĉo,
ĉar ni heliĝis per la lumo de la ĉiela graco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22