Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Rerum creator optime


Kreint' bonega Vi de l' mond',
reganto nia, vidu do!
El dormo liberigu nin,
el noca pigro kaj inert'.

Vin, sankta Kristo, petas ni
pro nia kulpo pri pardon'.
Por ĝin konfesi levas ni'
nin meze en la pas' de l' nokt'.

Spiriton, manojn levas ni
samkiel rekomendis ĝin
dumnokte fari la profet',
kaj Paŭlo enda trovis ĝin.

Okultan ŝuldon sternas ni
malkaŝe antaŭ Via vid',
elverŝas preĝojn kun ĝemad':
Pardonu kion pekis ni.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Vi, Spirito, Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'. Amen.

latina T: 6a / 7a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Scientiarum Domino


Vi, estro de l' totala sci',
al Vi ni venas kun jubil'.
Internon nian konas Vi,
favoras ĝin per Via grac'.

Dum sur la step' la naŭdek naŭ
sekuraj restas en la greg',
la unu perdiĝintan Vi
sur montoj serĉas, trovas ĝin.

Nin paŝtu apud akvo-font',
herbejoj verdaj nutru nin,
ke vivu en la sanktular',
paŝtisto bona, ni kun Vi.

Ke fine, je la lasta juĝ',
ne inter kaproj staru ni,
sed dekstre estu nia lok'
ĉe Viaj ŝafoj por etern'.

Al Vi, Savanto, estu glor',
al Vi potenco, venk', honor'.
Vi regas ĉion de sur tron'
tra temp', erao kaj eon'. Amen.

latina T: eble 13a / 14a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

Unua Psalmo – Psa 18 (17), 2-7


(Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, *
mia forteco!)

La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, *
kaj mia Savanto,

mia Dio, mia forta Roko, *
kiun mi fidas,

mia ŝildo kaj la korno de mia savo, *
mia rifuĝejo.

Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; *
kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. ¶

Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, *
kaj torentoj pereigaj min teruris;

la ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, *
la retoj de la morto min atingis.

En mia premiteco mi vokis la Eternulon, *
kaj al mia Dio mi kriis.

El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, *
kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!

Dua Antifono


¶ Li liberigis min,
ĉar Li estas favora al mi.

Dua Psalmo – Psa 18 (17), 8-20


Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, / la fundamentoj de la montoj ekmoviĝis kaj ekŝanceliĝis, *
ĉar Li koleris.

Leviĝis fumo el Lia nazo, / kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; *
karboj ekflamis de ĝi.

Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; *
kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. ¶

Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, *
kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.

El la mallumo Li faris al Si kovron, / tendon Li faris ĉirkaŭ Si *
el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.

De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, *
flugis hajlo kaj brulantaj karboj. ¶

Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, / kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; *
hajlon kaj brulantajn karbojn.

Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; *
ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.

Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, *
kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo,

de Via minaca voĉo, ho Eternulo, *
de la kolera spirado de Via nazo. ¶

Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; *
Li eltiras min el grandaj akvoj;

Li savas min de mia potenca malamiko, / kaj de miaj malamantoj, *
ĉar ili estas pli fortaj ol mi.

Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; *
sed la Eternulo fariĝis mia subteno.

Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; *
Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Li liberigis min,
ĉar Li estas favora al mi.

Tria Antifono


¶ Vi lumigas mian lumilon;
la Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

Tria Psalmo – Psa 18 (17), 21-30


La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; *
laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, *
kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.

Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, *
kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

Mi estis senkulpa antaŭ Li, *
kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, *
laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj. ¶

Kun favor-korulo Vi estas favor-kora, *
kun piulo Vi estas pia,

kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, *
kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.

Ĉar humilan popolon Vi helpas, *
sed altajn okulojn Vi malaltigas.

Ĉar Vi lumigas mian lumilon; *
la Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

Ĉar kun Vi mi for-kurigas militistaron, *
kaj kun mia Dio mi transsaltas muron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi lumigas mian lumilon;
la Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.

VERSIKLO


Ĉiuj miris pro la vortoj de graco,

kiuj eliris el lia buŝo. – Luk 4, 22

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.