Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nox et tenebræ et nubila


Nokt' kaj tenebro kaj nubar',
ĥaos' konfuza de la mond'
forfuĝu! Ekvidiĝas lum',
kaj kun aŭror' alvenas Krist'.

Sin fendas la obskur' de l' ter',
trafita de pikil' el sun'.
Kolorojn revenigas jam
afable nia taga stel'.

Do kio estas nokt' en ni
kaj la malic' en nia kor'
rompiĝu nun sub Via lum',
kaj regos, Dio, Vi en klar'.

Vin solan, Kristo', konas ni
el pura kaj sincera mens'.
Ni petas surgenue Vin
kun larmoj kaj per pia kant':

Rigardu Vi al nia kor',
al nia tuta preta viv'.
Ankoraŭ multas brum' en ĝi.
Klarigu nin per Via lum'.

Al Vi, ho Kristo, pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, Eternul',
al Vi, Spirito, Paraklet' –
eterne estu glor' al Vi. Amen.

latina T: Aurelius Prudentius Clemens († post 405) • E: Kloster Kirchberg 2004

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ En Via lumo ni vidas lumon.

Unua Psalmo – Psa 36 (35)


La pekado de malpiulo parolas al lia koro; *
antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, *
ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.

La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; *
li ne volas kompreni, por fari bonon.

Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; / li staras sur vojo ne bona; *
malbonon li ne abomenas. ¶

Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, *
Via vereco ĝis la nuboj.

Via justeco estas kiel la montoj de Dio, / Viaj juĝoj estas granda abismo; *
homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. ¶

Kiel grand-valora estas Via favoro, ho Dio! *
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.

Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, *
kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.

Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, *
kaj en Via lumo ni vidas lumon. ¶

Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, *
kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

Ne paŝu sur min piedo de fiereco, *
kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

Tie falu la farantoj de malbono; *
ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ En Via lumo ni vidas lumon.

Dua Antifono


¶ Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
mirinda en Via forto.

Kantiko – Jut 16, 1-2a.13-15


Eksonigu por mia Dio per tamburoj, *
kantu por la Sinjoro kun cimbal-muziko.

Kanto kaj psalmo miksiĝu por Li, *
gloru kaj alvoku Lian nomon.

Ĉar Dio estas la Sinjoro, *
kiu frakasas ĉiujn batalojn. ¶

Novan kanton mi kantos por mia Dio. *
Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,

mirinda en Via forto, *
nesuperebla. ¶

Vin servu Via tuta kreitaĵaro; *
ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis,

Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis. *
Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo. ¶

Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas, *
rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo;

sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi, *
Vi ankoraŭ estas tre kompatema. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
mirinda en Via forto.

Tria Antifono


¶ Kriu al Dio per voĉo de kanto.

Tria Psalmo – Psa 47 (46)


Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, *
kriu al Dio per voĉo de kanto.

Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; *
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.

Li subigas al ni popolojn *
kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

Li elektas por ni nian heredon, *
la majeston de Jakob, kiun Li amas. ¶

Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, *
la Eternulo ĉe trumpetado. ¶

Kantu al Dio, kantu! *
Kantu al nia Reĝo, kantu!

Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: *
Kantu edifan kanton!

Dio reĝas super la popoloj; *
Dio sidas sur Sia sankta trono.

La princoj de la popoloj kolektiĝis, *
la popolo de la Dio de Abraham;

ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; *
Li estas tre alta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kriu al Dio per voĉo de kanto.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Tob 4, 15a.16.18-19


Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru.
Donu manĝon al malsatanto, kaj vestaĵojn al nuduloj.
Serĉu konsilon ĉe saĝulo, ne tro fieru por utiligi bonan konsilon.
Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion,
kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj,
ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bon-sortaj.

Responsorio


Klinu mian koron al Viaj leĝoj, kaj mi sekvos Vian instruon.

Klinu mian koron al Viaj leĝoj, kaj mi sekvos Vian instruon.

Vivigu min per Viaj vojoj,

kaj mi sekvos Vian instruon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Klinu mian koron al Viaj leĝoj, kaj mi sekvos Vian instruon. – kp. Psa 119 (118), 34-37

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Montru Vian bonecon ĉe niaj patroj,
memoru Vian sanktan interligon.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Montru Vian bonecon ĉe niaj patroj,
memoru Vian sanktan interligon.

PREĜADO


Petoj


Ni laŭdu kaj danku Kriston,
kiu ne hontas nomi fratoj tiujn, kiujn li sanktigis. – kp. Heb 2, 11
Ni petas do:
Sanktigu, Sinjoro, viajn gefratojn.

¶ Sanktigu, Sinjoro, viajn gefratojn.

Faru, ke ni purakore konsekru al vi la komencon de tiu ĉi tago honore al via resurekto,
– kaj ke ni sanktigu ĝin per laboroj agrablaj al vi.

¶ Sanktigu, Sinjoro, viajn gefratojn.

Vi, kiu donas al ni tiun ĉi novan tagon kiel signon de via amo, por nia savo kaj ĝojo,
– renovigu nin ĉiutage por via gloro.

¶ Sanktigu, Sinjoro, viajn gefratojn.

Instruu nin hodiaŭ ekkoni vian ĉeeston en ĉiuj gefratoj,
– kaj trovi vin ĉefe en la malĝojantoj kaj malriĉuloj.

¶ Sanktigu, Sinjoro, viajn gefratojn.

Donu, ke ni hodiaŭ vivu pace kun ĉiuj,
– kaj al neniu repagu malbonon pro malbono.

¶ Sanktigu, Sinjoro, viajn gefratojn.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Aŭskultu nin, Dio, nia savo,
kaj donu, ke ni vivu en Via lumo kaj faru la veron;
ĉar kiel infanoj de la lumo ni naskiĝis el Vi.
Faru nin atestantoj Viaj inter la homoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Efe 5, 8

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22