Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Benata Vi estas, ho Eternulo;
instruu al mi Viajn leĝojn.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 9-16 (Bet)


Per kio junulo povas purigi sian vojon? *
per plenumado laŭ Viaj vortoj.

Per mia tuta koro mi Vin serĉas; *
ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj. ¶

En mia koro mi konservas Vian diron, *
por ke mi ne peku antaŭ Vi.

Benata Vi estas, ho Eternulo; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶

Per miaj lipoj mi rakontas *
ĉiujn decidojn de Via buŝo.

Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, *
kiel pri granda riĉeco ¶.

Pri Viaj ordonoj mi meditas, *
kaj mi rigardas Viajn vojojn.

Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, *
mi ne forgesas Vian vorton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Benata Vi estas, ho Eternulo;
instruu al mi Viajn leĝojn.

Dua Antifono


¶ Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj poste-signoj.

Dua Psalmo – Psa 17 (16), 1-7


Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, *
atentu mian krion,

donu orelon al mia preĝo *
el ne malsincera buŝo.

De Vi venos mia juĝo; *
Viaj okuloj rigardos la veremecon. ¶

Vi esploras mian koron, *
ekzamenas ĝin en la nokto;

Vi elprovas min, / kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, *
sed kio ne volus eliri el mia buŝo.

Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, *
mi gardis min de vojoj kontraŭ-leĝaj.

Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj poste-signoj, *
miaj piedoj ne ŝanceliĝas. ¶

Mi vokas al Vi, *
ĉar Vi respondos al mi, ho Dio.

Klinu al mi Vian orelon *
kaj aŭdu mian parolon.

Montru Vian mirindan favor-korecon, / Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn *
kontraŭ la atakantoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj poste-signoj.

Tria Antifono


¶ Leviĝu, ho Eternulo,
savu mian animon.

Tria Psalmo – Psa 17 (16), 8-15


Gardu min kiel la pupilon de la okulo, *
per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min

de la malbonuloj, *
kiuj atakas min,

de miaj malamikoj, *
kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

Sian koron ili fermis, *
per sia buŝo ili parolas fiere.

Kien ni iras, *
ili nin ĉirkaŭas;

siajn okulojn ili direktas, *
por ĵeti nin sur la teron.

Li similas leonon, kiu avidas akiron, *
kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, / antaŭvenu kaj renversu lin; *
savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,

kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, / kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, *
kiuj havas sian parton en la nuna vivo,

kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, / ke iliaj filoj estos sataj *
kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.

Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; *
vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Leviĝu, ho Eternulo,
savu mian animon.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Pet 1, 13-14


Ĉirkaŭzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkaŝo de Jesuo Kristo; kiel infanoj de obeo, ne formiĝante laŭ la voluptoj, kiujn vi antaŭe havis en via nescio.

Versiklo


Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi:

Instruu min sekvi Vian iradon. – Psa 25 (24), 4

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, Sankta Patro, fidela Dio,
Vi sendis la promesitan Spiriton por kunigi la homojn, kiuj estas dividitaj per la peko.
Donu, ke ni ekkonu la unuecon kaj pacon kiel Vian rekomendon, kaj ke ni forte progresigu ilin.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Pet 1, 15-16


Kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaŭ fariĝu sanktaj en ĉia konduto;
pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.

Versiklo


Viaj pastroj vestiĝu per justeco.

Kaj Viaj fideluloj triumfu. – Psa 132 (131), 9

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kompata Dio,
meze de la tago Vi haltigas kaj ripozigas nin.
Favore rigardu nian laboron.
Bonigu kaj pardonu, kion ni mis-agis,
por ke ni fine plaĉu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jak 4, 7-8a.10


Submetiĝu do al Dio;
sed rezistu la diablon, kaj li for-kuros de vi.
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi.
Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Versiklo


La okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,

kiuj esperas Lian favoron. – Psa 33 (32), 18

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
sur la kruco Vi etendis la manojn por savi ĉiujn homojn.
Igu plaĉaj al Vi niajn agojn,
kaj montru per ili al la mondo, ke Vi elaĉetis ĝin,
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.