Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Sol ecce surgit igneus


Abismoranden portis nin
pro nia petolema mor'
la nigra nokt'. Forigis ĝin
la tag' per nova lum' el or'.

Ĉi tiu lum' penetru nin
serene ĝis la kor-profund',
kaj nia strebo pruvu sin
en klaro, puro kaj fekund'.

Malbono ĉia restu for
de lang', okulo, buŝ' kaj man'.
Nin gvidu el mallum' al glor'
la nova tag' laŭ Dia plan'.

Okul' de supre vidas nin
kaj gardas super nia ag',
favoras nin kun kor-inklin'
de frue ĝis la fin' de l' tag'.

La tag' de nia vivo-fin'
– dezir', espero kaj plenum'! –
laŭdantaj, viglaj trovu nin,
kaj super-ŝutu nin per lum'.

Nun estu laŭdo, danko, glor'
al Vi, ho Patro, Vi, ho Fil';
honor' eterne kaj ador'
al Vi, Spirito, kun jubil'. Amen.

latina T: Prudentius, ĉ. 400; 5a strofo el «Aurora iam spargit polum», 7a / 8a jc. • E: Albrecht Kronenberger 2003

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vekiĝu, psaltero kaj harpo;
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.

Unua Psalmo – Psa 57 (56)


Kor-favoru min, ho Dio, kor-favoru min; *
ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,

kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, *
ĝis pasos la mizeroj. ¶

Mi vokas al Dio Plejalta, *
al Dio, kiu decidas pri mi.

Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, / Li, kiu hontigas mian persekutanton; *
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron. ¶

Mia animo estas inter leonoj; *
mi kuŝas inter homidoj avidaj,

kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, *
kaj kies lango estas akra glavo. ¶

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶

Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; *
ili premis mian animon;

ili fosis antaŭ mi foson, *
sed ili mem falis en ĝin. ¶

Fortika estas mia koro, ho Dio, / fortika estas mia koro; *
mi kantos kaj gloros.

Vekiĝu, mia honoro, / vekiĝu, psaltero kaj harpo; *
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.

Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; *
mi prikantos Vin inter la gentoj.

Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, *
kaj ĝis la nuboj estas Via vero. ¶

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vekiĝu, psaltero kaj harpo;
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.

Dua Antifono


¶ Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, diras la Eternulo.

Kantiko – Jer 31, 10-14


Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, *
kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:

La disĵetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, *
kiel paŝtanto sian paŝtataron. ¶

Ĉar la Eternulo elaĉetis Jakobon *
kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.

Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; *
kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo,

al la greno, al la mosto, al la oleo, *
al la ŝafidoj kaj bovidoj;

kaj ilia animo estos kiel akvo-riĉa ĝardeno, *
kaj ili ne plu havos malĝojon. ¶

Tiam virgulino gajos en la danc-rondo, *
kaj kune ankaŭ junuloj kaj maljunuloj;

kaj Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon, *
Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.

Kaj Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, *
diras la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mia popolo satiĝos per Miaj bonaĵoj, diras la Eternulo.

Tria Antifono


¶ Granda estas la Eternulo, kaj tre glora
en la urbo de nia Dio.

Tria Psalmo – Psa 48 (47)


Granda estas la Eternulo, kaj tre glora / en la urbo de nia Dio, *
sur Lia sankta monto.

Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero / estas la monto Cion, en la norda regiono, *
la urbo de la granda Reĝo.

Dio estas konata en ĝiaj palacoj, *
kiel rifuĝejo. ¶

Jen kolektiĝis la reĝoj, *
sed ĉiuj kune for-iris.

Ili vidis kaj ekmiris, *
konfuziĝis kaj for-kuris.

Teruro ilin atakis, *
tremo, kiel ĉe akuŝantino.

Per orienta vento *
Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ. ¶

Kion ni aŭdis, tion ni vidis *
en la urbo de la Eternulo Cebaot,

en la urbo de nia Dio; *
Dio fortikigu ĝin por ĉiam!

Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, *
interne de Via templo.

Kiel Via nomo, ho Dio, / tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; *
plena de justeco estas Via dekstra mano.

Ĝoju la monto Cion, / ĝoju la filinoj de Jehuda, *
pro Viaj juĝoj. ¶

Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭ-rigardu ĝin, *
kalkulu ĝiajn turojn.

Atentu ĝiajn fortikaĵojn, / vizitu ĝiajn palacojn, *
por ke vi rakontu al estonta generacio.

Ĉar jen estas Dio, nia Dio, / por ĉiam kaj eterne; *
Li estos nia kondukanto ĝis la morto. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Granda estas la Eternulo, kaj tre glora
en la urbo de nia Dio.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 66, 1-2


Tiele diras la Eternulo:
La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia pied-benketo.
Kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi?
Kaj kie estos la loko por Mia ripozo?
Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo.
Nur tion Mi rigardas:
humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Responsorio


Mi vokas el la tuta koro. Aŭskultu min, favoru min.

Mi vokas el la tuta koro. Aŭskultu min, favoru min.

Ho Eternulo, mi plenumos Viajn leĝojn.

Aŭskultu min, favoru min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi vokas el la tuta koro. Aŭskultu min, favoru min. – kp. Psa 119 (118), 145

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Servu al la Eternulo en sankteco;
ĉar Li savis nin el niaj malamikoj.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Servu al la Eternulo en sankteco;
ĉar Li savis nin el niaj malamikoj.

PREĜADO


Petoj


Ni danku Kriston, kiu donas al ni la lumon de tiu ĉi nova tago,
kaj ni voku al li:
Benu nin, Sinjoro, kaj sanktigu nin.

¶ Benu nin, Sinjoro, kaj sanktigu nin.

Vi oferis vin pro niaj pekoj,
– subtenu la komencitajn laborojn kaj niajn hodiaŭajn planojn.

¶ Benu nin, Sinjoro, kaj sanktigu nin.

Vi ĝojigas niajn okulojn per la lumo de tiu ĉi nova tago,
– leviĝu kiel matena stelo en niaj koroj.

¶ Benu nin, Sinjoro, kaj sanktigu nin.

Faru, ke ni estu sindonemaj al ĉiuj,
– por esti fidelaj imitantoj de vi.

¶ Benu nin, Sinjoro, kaj sanktigu nin.

Sinjoro, faru, ke ni matene sentu vian mizerikordon,
– via ĝojo hodiaŭ estu nia forto.

¶ Benu nin, Sinjoro, kaj sanktigu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
vespere, matene kaj tag-meze ni laŭdas Vian majeston kaj petas Vin:
Pelu el nia koro la mallumon de la pekoj,
por ke ni atingu la veran lumon, nian Sinjoron Jesuon Kriston,
kiu vivas kaj regas kun Vi, en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22