Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj,
ĉar Vi larĝigas mian koron.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 25-32 (Dalet)


Mia animo algluiĝis al la polvo; *
vivigu min laŭ Via vorto.

Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶

Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; *
kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; *
restarigu min laŭ Via vorto. ¶

La vojon de malvero deturnu de mi, *
kaj donacu al mi Vian instruon.

La vojon de la vero mi elektis, *
mi sopiris al Viaj leĝoj. ¶

Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; *
ho Eternulo, ne hontigu min.

Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, *
ĉar Vi larĝigas mian koron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj,
ĉar Vi larĝigas mian koron.

Dua Antifono


¶ Via favor-koreco estas antaŭ miaj okuloj.

Dua Psalmo – Psa 26 (25), 1a.2-3.6b-8.9a.11b.12


Juĝu min, ho Eternulo, *
esploru kaj elprovu min;

refandu mian internaĵon *
kaj mian koron. ¶

Ĉar Via favor-koreco estas antaŭ miaj okuloj; *
kaj mi marŝas en Via vero.

Mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, *
ho Eternulo,

por aŭdigi laŭte gloradon *
kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.

Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, *
kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. ¶

Ne pereigu mian animon *
liberigu min kaj kor-favoru min.

Mia piedo staras sur ebena loko; *
en kunvenoj mi benos la Eternulon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Via favor-koreco estas antaŭ miaj okuloj.

Tria Antifono


¶ La Eternulon fidis mia koro,
kaj Li helpis min.

Tria Psalmo – Psa 28 (27), 1-3.6-9


Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; *
mia Roko, ne silentu al mi.

Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, *
kiuj iras en la tombon.

Aŭskultu la voĉon de mia petego, / kiam mi krias al Vi, *
kiam mi levas miajn manojn al Via plej-sanktejo.

Ne kun-pereigu min kune kun malpiuloj, *
kaj kun krim-farantoj,

kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, *
dum malbono estas en ilia koro. ¶

Glorata estu la Eternulo, *
ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.

La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; *
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min.

Tial ekĝojas mia koro, *
kaj per mia kanto mi Lin gloros. ¶

La Eternulo estas ilia forto, *
Li estas savanta forto por Sia sankt-oleito.

Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, *
kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulon fidis mia koro,
kaj Li helpis min.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Flp 2, 2b-4


Havu la saman amon, estu unu-animaj, sam-pensaj,
nenion faru malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardu unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Versiklo


Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favor-koreco kaj fideleco

al tiuj, kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn. – Psa 25 (24), 10

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la tria horo oni kondukis Vin al la kruco por la savo de la mondo.
Ni petas Vin: Pardonu, kion ni malbon-faris, kaj gardu nin kontraŭ nova ŝuldo;
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 25



► TAGMEZE


Legaĵo – 2 Kor 13, 4


Kristo estis krucumita pro malforto,
tamen li vivas per la potenco de Dio.
Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li,
sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

Versiklo


Mia animo algluiĝis al la polvo.

Vivigu min laŭ Via vorto. – Psa 119 (118), 25

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la sesa horo venis mallumo super la tuta tero,
ĉar Vi senkulpa iris sur la krucon por elaĉeti nin de nia ŝuldo.
Lumigu nian mallumon,
por ke ni per Via lumo trovu la eternan vivon en Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 33



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Kol 3, 12-13


Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj,
koron de kompato, bon-korecon, humilecon, mildecon, toleremecon;
reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu.
Kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru.

Versiklo


Favor-kora kaj kompatema estas la Eternulo,

longe-tolerema kaj tre bona. – Psa 103 (102), 8

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la naŭa horo Vi transirigis la pento-faran krimulon de la kruco-fosto en Vian regnon.
Ni konfesas, ke ni estas pekuloj, kaj ni fide petas Vin:
Ankaŭ ni estu post nia morto en la paradizo ĉe Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Luk 23, 43



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.