Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo > Vespera Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Plasmator hominis, Deus


Hodiaŭ Vi, Kreint' de l' hom',
ordonis iĝi sur la ter'
estaĵoj vivaj, brut' kaj best',
rampaĵoj ankaŭ laŭ la spec'.

Kaj eĉ plej grandaj devas nun
laŭ Via vorto kaj ordon'
submeti al la homo sin,
lin servi kaj obei lin.

De ni, la Viaj, pelu for
malpuron ajnan, kiu sin
hejmigi volas en la kor',
damaĝi nin en mor' kaj ag'.

Ĝojigu nin, fidela Di',
per Via riĉa grac-abund',
nin gardu kontraŭ kverelad',
en Via paco ligu nin.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1a, la Granda (540-604) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Sanigu mian animon,
ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Unua Psalmo – Psa 41 (40)


Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: *
En tago de mizero savos lin la Eternulo.

La Eternulo lin gardos kaj vivigos; / li estos feliĉa sur la tero, *
kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.

La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; *
lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano. ¶

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; *
sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: *
Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?

Kaj se iu venas, por vidi min, *
li parolas malsincere;

lia koro serĉas malbonon; *
kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas. ¶

Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; *
ili pensas malbonon pri mi, dirante:

Afero pereiga atakis lin; *
kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.

Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, / kiu manĝis mian panon, *
levis kontraŭ min la piedon. ¶

Sed Vi, ho Eternulo, / kor-favoru min kaj restarigu min, *
por ke mi povu repagi al ili.

Per tio mi scios, ke Vi favoras min, *
se mia malamiko ne triumfos super mi.

Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, *
kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam. ¶

Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, / de eterne ĝis eterne. *
Amen, kaj amen! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Sanigu mian animon,
ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Dua Antifono


¶ La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

Dua Psalmo – Psa 46 (45)


Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, *
helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero *
kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Bruu, bolu Liaj akvoj, *
tremu la montoj de ilia fiera ondado. ¶

Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, *
la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; *
Dio ĝin helpas en frua mateno.

Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; *
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, *
kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, *
for-bruligas veturilojn per fajro.

Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; / Mi estas glora inter la popoloj, *
Mi estas glora sur la tero. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo Cebaot estas kun ni;
nia defendo estas la Dio de Jakob.

Tria Antifono


¶ Ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi.

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 15, 1-3


Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem.
Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.
Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem,
sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

Responsorio


Jesuo Kristo amis nin. Li nin malligis de niaj pekoj per sia sango.

Jesuo Kristo amis nin. Li nin malligis de niaj pekoj per sia sango.

Li faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro.

Li nin malligis de niaj pekoj per sia sango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jesuo Kristo amis nin. Li nin malligis de niaj pekoj per sia sango. – kp. Apo 1, 5-6

LAŬDKANTO


Antifono


¶ La Eternulo helpas Sian idaron,
memorante Sian kor-favoron.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ La Eternulo helpas Sian idaron,
memorante Sian kor-favoron.

PREĜADO


Petoj


Benata estu la Eternulo,
kiu atente aŭskultas la deziron de la humiluloj
kaj plenigas malsatulojn per bonaĵo;
do, plenafide ni petu al li: – kp. Luk 1, 68.53
Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron. – Psa 85, 8a

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Plej milda Patro, ni petas Vin por ĉiuj suferantaj membroj de Via eklezio,
– por kiuj ilia Kapo, pendante sur la ligno de la kruco, donis sin mem kiel vesperan oferdonon. – kp. Psa 141, 2

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Liberigu la malliberulojn, malfermu la okulojn al la blinduloj,
– subtenu orfon kaj vidvinon. – kp. Psa 146, 7-9

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Donu al ĉiuj fideluloj Vian protekton,
– por ke ili sukcesu rezisti la diablajn tentojn.

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Venu favore helpi al ni en la horo de nia morto,
– por ke ni restu fidelaj kaj eliru el tiu ĉi mondo en Via paco.

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

La mortintojn konduku en la lumon, en kiu Vi mem loĝas,
– por ke ili kontemplu Vin eterne. – kp. 1 Tim 6, 16

¶ Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ho Eternulo,
donu, ke ni, Viaj servantoj, instruitaj per la pasiono de Via Filo, estu ĉiam kapablaj porti lian facilan jugon.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Mat 11, 30

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21