Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Summæ Deus clementiæ


Plej milda Dio, ho farant'
de l' mond' en daŭra evolu',
de ĉio Vi la firmigant',
ho alta sankta Triunu'.

Ploradon nian kun favor'
akceptu. Ni per pia kant'
petegas Vin el pura kor':
Amplekse montru Vin Savant'.

Ardigu niajn lumbojn Vi
per decaj flamoj, per fervor',
por ke, zonitaj, pretu ni
kun am' atendi Vin, Sinjor'.

Nun kune ni en nokta hor'
kantante, Dio, laŭdas Vin.
Do fine en patruja glor'
abunde pridonacu nin.

Vi, sankta Patro, ho Kreant',
Vi nia savo, Krist' Jesu',
Spirito, nia sanktigant':
Gloratu, Dio, plu kaj plu. Amen.

latina T: 6a / 7a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Auctor perennis gloriæ


Aŭtoro de l' eterna glor',
sep-forman gracon donas Vi:
Sepoble helpas la Spirit'
la feblajn, kiuj fidas Vin.

Malsanojn pelu for de l' korp',
skandalojn, tentojn el la mens',
ke krimoj ne perfortu nin,
nek vundu ajna kor-dolor'.

Serena estu nia mens'
honeste brilu nia far'.
Akceptu, kion petas ni.
Donacu vivon en etern'.

En ritmo de sep tagoj sin
konsumas ĉiu nia temp',
ĝis fine jena oka tag'
aperos: tag' de l' mondo-juĝ'.

Bonvolu tiam, ho Savant',
nin ne akuzi en koler',
starigu ne maldekstre nin,
sed dekstre de la tron' de l' glor'.

La gentoj, kies preĝojn Vi
kun mild' akceptis kaj favor',
kun ni eterne gloru Vin,
plej sankta alta Triunu'. Amen.

latina T: anonima • E: Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu humiligos sin kiel infano,
tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. – Mat 18, 4

Unua Psalmo – Psa 131 (130)


Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, *
kaj ne leviĝas alte miaj okuloj.

Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj *
kaj neatingeblaj por mi. ¶

Mi trankviligis *
kaj kvietigis mian animon.

Kiel infano for-metita for de la mamo de sia patrino, / kiel infano demamigita, *
tiel estas en mi mia animo. ¶

Ho Izrael, fidu la Eternulon, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiu humiligos sin kiel infano,
tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. – Mat 18, 4

Dua Antifono


¶ Ho mia Dio,
el sincera koro mi oferis ĉion kun ĝojo. – kp. 1 Kro 29, 17

Dua Psalmo – Psa 132 (131), 1-10


Rememoru, ho Eternulo, *
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;

ke li ĵuris al la Eternulo, *
kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:

Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, *
mi ne supren-iros sur la liton, pretigitan por mi;

mi ne donos dormon al miaj okuloj, *
nek dormeton al mia palpebroj,

ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, *
loĝejon por la Potenculo de Jakob. ¶

Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; *
ni ĝin trovis sur arbara kampo.

Ni iru en Lian loĝejon, *
ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, *
Vi kaj la kesto de Via potenco.

Viaj pastroj vestiĝu per justeco, *
kaj Viaj fideluloj triumfu. ¶

Pro David, Via sklavo, *
ne for-turnu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ho mia Dio,
el sincera koro mi oferis ĉion kun ĝojo. – kp. 1 Kro 29, 17

Tria Antifono


¶ La Eternulo ĵuris al David veron:
Lia regno ne havos finon. – el Psa 132 (131), 11; kp. Luk 1, 33

Tria Psalmo – Psa 132 (131), 11-18


La Eternulo ĵuris al David veron, *
kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:

Frukton de via ventro *
Mi sidigos sur via trono. ¶

Se viaj filoj observos Mian interligon *
kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,

tiam ankaŭ iliaj filoj *
eterne sidos sur via trono. ¶

Ĉar la Eternulo elektis Cionon, *
kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:

Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; *
ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. ¶

Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, *
ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.

Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; *
kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. ¶

Tie Mi elkreskigos kornon al David, *
tie Mi aranĝos lumilon por Mia sankt-oleito.

Liajn malamikojn Mi kovros per honto; *
sed sur li brilos lia krono. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo ĵuris al David veron:
Lia regno ne havos finon. – el Psa 132 (131), 11; kp. Luk 1, 33

VERSIKLO


Venu, rigardu la farojn de la Eternulo.

Mirindaĵojn Li faris sur la tero. – kp. Psa 46 (45), 9

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.