Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi observas Viajn ordonojn
en la domo de mia migrado.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 49-56 (Zain)


Rememoru la vorton al Via sklavo, *
pri kio Vi min esperigis.

Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, *
ke Via vorto min revivigas. ¶

Fieruloj tre forte min mokas, *
sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.

Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, *
kaj mi konsoliĝas. ¶

Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, *
kiuj forlasas Vian leĝon.

Viaj leĝoj estas por mi kantoj *
en la domo de mia migrado. ¶

Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, *
kaj mi plenumas Vian instruon.

Tio fariĝis al mi, *
ĉar mi observas Viajn ordonojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi observas Viajn ordonojn
en la domo de mia migrado.

Dua Antifono


¶ Dio revenigos Sian for-kaptitan popolon,
tiam ni triumfos.

Dua Psalmo – Psa 53 (52)


La sensaĝulo diris en sia koro: *
Dio ne ekzistas.

Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; *
ekzistas neniu, kiu faras bonon. ¶

Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, *
por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.

Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; / ekzistas neniu, faranta bonon, *
ne ekzistas eĉ unu. ¶

Ĉu ne prudentiĝos *
tiuj, kiuj faras malbonon,

kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, *
kaj kiuj ne vokas al Dio? ¶

Tie ili forte ektimis, *
kie timindaĵo ne ekzistis;

ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; *
vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis. ¶

Ho, ke venu el Cion *
savo al Izrael!

Kiam Dio revenigos Sian for-kaptitan popolon, *
tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dio revenigos Sian for-kaptitan popolon,
tiam ni triumfos.

Tria Antifono


¶ Dio mia helpanto,
subtenanto de mia animo.

Tria Psalmo – Psa 54 (53), 3-6.8-9


Ho Dio, per Via nomo helpu min, *
kaj per Via forto donu al mi justecon.

Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, *
atentu la vortojn de mia buŝo. ¶

Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj fortuloj serĉas mian animon; *
ili ne havas Dion antaŭ si. ¶

Jen Dio estas mia helpanto, *
mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. ¶

Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, / mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, *
ĉar ĝi estas bona;

ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, *
kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio mia helpanto,
subtenanto de mia animo.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 12, 4-6


Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
Kaj ekzistas diverseco de energioj,
sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj.

Versiklo


Proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas,

por ke ekregu honoro en nia lando. – Psa 85 (84), 10

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio.
En la tria horo Vi elverŝis Vian Sanktan Spiriton super la apostoloj.
Sendu la Spiriton de la amo ankaŭ en nian koron,
por ke ni fide atestu por Vi antaŭ la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 12, 12-13


Kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn,
kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo;
tiel same ankaŭ estas Kristo.
Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon,
ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj;
kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

Versiklo


Patro Sankta, gardu nin en Via nomo,

por ke ni estu unu en Vi. – kp. Joh 17, 11

Preĝo


Ni preĝu.
Korfavora Dio!
Kiam Petro preĝis je la sesa horo, Vi instruis lin, ke la savo venos al ĉiuj popoloj.
Faru per Via graco, ke nia tag-laboro plaĉu al Vi kaj servu al la savo-plano de Via amo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 9



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 12, 24b.25-26


Dio kun-akordigis la korpon, por ke ne estu skismo en la korpo;
sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.
Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas;
aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas.

Versiklo


Kolektu nin, ho Eternulo, nia Dio, el inter la popoloj,

por glori Vian sanktan nomon. – kp. Psa 106 (105), 47

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, je la naŭa horo Vi sendis Vian anĝelon al la cent-estro Kornelio por montri al li la vojon de la savo.
Pretigu nin, ke ni kunlaboru en la komuno de la eklezio por la savo de la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 3



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.