Invitatorio
Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo > Invitatorio
Stato:
MALFERMO
Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17
PSALMODIO
Antifono de la Enira Psalmo
¶ Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo.
Enira Psalmo
el la Ordinaraj Partoj, ekzemple:
Psa 100 (99)
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. ¶
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;
ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono de la Enira Psalmo
¶ Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo.