Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

O sator rerum


Vi ĉion semas, la eonojn tenas,
juĝas potence, Kristo, Reĝ' de l' reĝoj!
Ho, niajn preĝojn, same niajn laŭdojn,
milde akceptu.

Ĉi tiujn laŭdojn, kiujn ni promesis,
ni en la kur' de l' nokto plaĉe kantu,
ke ni per Vi en harmoni' bonfartu,
Lumo-aŭtoro.

Vi nin pravigu, por ke en feliĉo
daŭre ni vivu sen la spert' de l' morto.
Estu al Vi per ĉiuj niaj agoj
gloro eterna.

Per Dia fajro ardu nia koro,
ardu la lumboj, viglu nia menso,
estu brulantaj ĉiam niaj lampoj
en niaj manoj.

Laŭd' sam-valora gloru Vin, ho Patro,
Vin, ho Savanto, pia Reĝ', eterne,
sama ador' al Vi, Spirito Sankta,
sonas tra l' mondo. Amen.

latina T: eble 9a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Christe, lux vera


Krist', vera lumo, vivo kaj boneco,
ĝojo de l' mondo, senmezura pio,
Vi nin vivigis, savis nin el morto,
per Via sango.

Vin ni petegas: Plantu en la menson
semojn de l' fido, de l' esper' kaj amo.
En Via lum' ni pli kaj pli inklinu
al karitato.

Lontane fore restu la Satano,
kiun frakasis Vi per Viaj fortoj.
Nin la Spirito, kiun Vi elsendis,
helpe asistu.

Ho, estu glor' al Di', l' eterna Patro,
estu honor' al Krist', la Dia Filo,
same ador' al Dio, la Spirito,
nun kaj eterne. Amen.

latina T: minimume 10a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ni ĝemas en ni,
atendante la elaĉeton de nia korpo. – Rom 8, 23

Unua Psalmo – Psa 39 (38), 2-7


Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, *
ke mi ne peku per mia lango;

mi bridos mian buŝon, *
kiam malpiulo staras kontraŭ mi. ¶

Mi estis muta kaj silenta, / mi silentis eĉ pri bono; *
kaj mia sufero estis mordanta.

Ekbrulis mia koro en mia interno, / en miaj pensoj ekflamis fajro, *
mi ekparolis per mia lango: ¶

Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, / kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, *
por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas. ¶

Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, *
kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;

absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, *
kiel ajn forte li starus.

Nur kiel fantomo iras la homo, / nur vante li klopodas; *
li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ni ĝemas en ni,
atendante la elaĉeton de nia korpo. – Rom 8, 23

Dua Antifono


¶ Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo,
al miaj larmoj ne silentu.

Dua Psalmo – Psa 39 (38), 8-14


Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? *
Mia espero estas al Vi.

De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, *
ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sen-saĝulo.

Mi mutiĝis, / mi ne malfermos mian buŝon, *
ĉar Vi tion faris. ¶

Deturnu de mi Vian frapon; *
de Via batanta mano mi pereas.

Se Vi punas homon pro lia krimo, / tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. *
Nur vantaĵo estas ĉiu homo. ¶

Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, / kaj atentu mian krion; *
al miaj larmoj ne silentu;

ĉar migranto mi estas ĉe Vi, *
enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.

Lasu min, ke mi vigliĝu, *
antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo,
al miaj larmoj ne silentu.

Tria Antifono


¶ Mi fidas la bonecon de Dio
ĉiam kaj eterne.

Tria Psalmo – Psa 52 (51)


Kial vi fanfaronas pro malbono, *
ho tirano?

La boneco de Dio *
estas ĉiama.

Pereon intencas via lango, *
kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.

Vi pli amas malbonon, ol bonon; *
pli mensogi, ol diri veron.

Vi amas ĉian parolon pereigan, *
parolon malican. ¶

Tial Dio pereigos vin por ĉiam, / elŝiros vin el via tendo, *
kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj.

Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, *
kaj pri li ili ridos, dirante:

Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, / sed fidis sian grandan riĉecon, *
sentis sin forta per sia malbon-povado. ¶

Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, *
fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.

Mi dankos Vin eterne *
por tio, kion Vi faris,

kaj mi esperos al Via nomo, *
ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi fidas la bonecon de Dio
ĉiam kaj eterne.

VERSIKLO


Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,

kaj Lian vorton mi fidis. – Luk 4, 22

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.