Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Fulgentis auctor ætheris


Aŭtoro de l' etera bril',
stabilan ordon fiksis Vi:
La suno estu lum' de l' tag',
la lun' laterno por la nokt'.

La nigra nokt' peliĝas for,
naskiĝis nove mond' en hel',
kaj nia mens' per freŝa fort'
ekpaŝas al ĝojiga ag'.

La nove donacita tag'
instigas nin al Via laŭd'.
Ĉiel' imponas jam per bel';
serene eĥas nia kor'.

Lascivan ĉion lasu ni,
ni nin detenu de malprav'.
Nin ne makulu misa far'
nek kulpo pro senbrida lang'.

Kaj tiel ĝis la tago-fin'
ni vivu el profunda fid',
esper' antaŭen portu nin,
kun Krist' nin ligu karitat'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'. Amen.

latina T: 5a / 6a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ho Dio, en sankteco estas Via vojo.
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

Unua Psalmo – Psa 77 (76)


Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; *
mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.

En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; / en la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; *
mia animo ne volas konsoliĝi.

Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; *
mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. ¶

Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; *
mi estas frapita, mi ne povas paroli.

Mi meditas pri la tagoj antikvaj, *
pri la jaroj antaŭ-longe pasintaj.

Mi rememoras en la nokto mian kanton; / mi parolas kun mia koro, *
kaj mia spirito esploras. ¶

Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? *
Kaj ĉu Li ne plu favoros?

Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? *
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?

Ĉu Dio forgesis indulgi? *
Ĉu Li fermis en kolero Sian favor-korecon? ¶

Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, *
ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.

Mi rememoros la farojn de la Eternulo; *
jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.

Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, *
kaj pri Viaj agoj mi parolos. ¶

Ho Dio, en sankteco estas Via vojo. *
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; *
Vi montris Vian forton inter la popoloj.

Vi liberigis per Via brako Vian popolon, *
la filojn de Jakob kaj Jozef. ¶

Vidis Vin akvoj, ho Dio, / vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, *
kaj abismoj skuiĝis.

Nubegoj verŝis akvon, / la ĉielo eligis bruon, *
kaj Viaj sagoj ekflugis.

La voĉo de Via tondro estis en la turno-vento, / fulmoj lumigis la mondon; *
tremis kaj ŝanceliĝis la tero.

Sur la maro estis Via vojo, / kaj Via irejo sur grandaj akvoj, *
sed Viaj paŝo-signoj ne estis videblaj.

Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, *
per la mano de Moseo kaj Aaron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ho Dio, en sankteco estas Via vojo.
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?

Dua Antifono


¶ Ĝojas mia koro pri la Eternulo;
Li malaltigas kaj altigas.

Kantiko – 1 Sam 2, 1-10


Ĝojas mia koro pri la Eternulo, *
mia korno altiĝis pro la Eternulo;

larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, *
ĉar mi ĝojas pro Via helpo. ¶

Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; / ĉar

ekzistas neniu krom Vi, *
kaj nenia defendanto simila al nia Dio.

Ne parolu plu fieraĵon; *
malhumilaĵo ne eliru plu el via buŝo;

ĉar la Eternulo estas Dio ĉio-scianta, *
kaj Li starigis la aferojn. ¶

La paf-arko de la fortuloj estas sen-valorigata, *
kaj la malfortuloj zoniĝas per forto.

Satuloj sin dungigas pro pano, *
kaj malsatuloj jam ne malsatas;

sen-fruktulino naskis sep, *
kaj mult-infanulino sen-fortiĝis.

La Eternulo mortigas kaj vivigas, *
malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas.

La Eternulo malriĉigas kaj riĉigas, *
malaltigas kaj altigas.

Li levas malriĉulon el polvo, *
el koto Li altigas sen-havulon,

por sidigi lin kun alt-ranguloj, *
kaj tronon de gloro Li heredigas al li. ¶

Ĉar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, *
kaj sur ili Li starigis la mondon.

La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, / kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; *
ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.

La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraŭ Li; *
el la ĉielo Li tondras kontraŭ ili.

La Eternulo juĝos la finojn de la tero, / kaj donos forton al Sia reĝo, *
kaj altigos la kornon de Sia sankt-oleito. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ĝojas mia koro pri la Eternulo;
Li malaltigas kaj altigas.

Tria Antifono


¶ La Eternulo reĝas;
ĝoju la tero.

Tria Psalmo – Psa 97 (96)


La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶

Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.

Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.

Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo reĝas;
ĝoju la tero.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 35.37


Kiu apartigos nin de la amo de Kristo?
ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.

Responsorio


Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo. Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo. Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

De ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo. Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo. – Psa 34 (33), 2.5b

LAŬDKANTO


Antifono


¶ En sankteco ni servu antaŭ Li,
ĉiujn niajn tagojn.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ En sankteco ni servu antaŭ Li,
ĉiujn niajn tagojn.

PREĜADO


Petoj


Benedíctus Deus salvátor noster, qui usque ad consummatiónem sæculi se ómnibus diébus cum Ecclésia sua mansúrum promísit. Ideo ei grátias agéntes clamémus:

Mane nobíscum, Dómine.

Mane nobíscum, Dómine, toto die,
—numquam declínet a nobis sol grátiæ tuæ.

Hunc diem tibi tamquam oblatiónem consecrámus,
—dum nos nihil pravi factúros aut probatúros pollicémur.

Fac, Dómine, ut donum lucis hic totus dies evádat,
—ut simus sal terræ et lŭ mundi.

Spíritus Sancti tui cáritas dírigat corda et lábia nostra,
—ut in tua iustítia semper et laude maneámus.


¶ Restu kun ni, ho Sinjoro.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Sendu en niajn korojn, Dio, la klaron de Via lumo,
por ke ni neniam erar-vagu,
sed ĉiam restu sur la vojo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22