Vespera Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo > Vespera Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Sol, ecce, lentus occidens


Jen: Lante iras for la sun'
de l' montoj, kampoj kaj de l' mar'.
«Adiaŭ», triste diras ĝi,
kaj: «Ĝis morgaŭa lum-reven'!»

Mirante ni admiras Vin,
pro Via saĝo, ho Kreint':
Alternan ordon donis Vi
de ombro kaj de nova hel'.

Mallum', premanta per silent',
plenigas la eteron nun,
laboroforton prenas for
kaj nin invitas al kviet'.

Ni tamen viglas en l' esper',
ke nin ĝojigos Via bril',
la lumo de l' eterna Vort',
la splendo de la Patra glor'.

Ho vera Suno sen subir',
ho klara senvespera Tag',
deziras Vin la tuta ter',
ĉieloj prijubilas Vin.

Al ni donacu ĝui Vin
senfine en serena lum',
ho Patro, Filo kaj Spirit',
per novaj kantoj glori Vin. Amen.

latina T: ĉe Anselmo Lentini († 1989) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ni atendu la feliĉan esperon
kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto,
Jesuo Kristo. – kp. Tit 2, 13

Unua Psalmo – Psa 62 (61)


Nur al Dio esperas mia animo; *
de Li venas mia savo.

Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, / mia rifuĝejo; *
mi ne tute renversiĝos. ¶

Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro / kaj ĉiuj vi penos faligi lin, *
kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?

Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; *
plaĉas al ili malvero;

per la buŝo ili benas, *
kaj interne ili malbenas. ¶

Nur Dion fidu, mia animo; *
ĉar Li estas mia espero.

Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, / mia rifuĝejo; *
mi ne renversiĝos.

En Dio estas mia savo kaj mia honoro; *
mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio. ¶

Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; / elverŝu antaŭ Li vian koron: *
Dio estas nia defendo. ¶

Nur vantaĵo estas la malalt-ranguloj, *
malveraĵo estas la alt-ranguloj;

metitaj sur pesilon, *
ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.

Ne fidu perfortaĵon, *
kaj rabitaĵon ne fidu vane;

kiam kreskos riĉeco, *
ne atentu ĝin per via koro.

Unu vorton diris Dio, / du-foje mi ĝin aŭdis, *
ke la forto estas ĉe Dio.

Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favor-korecon; *
ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ni atendu la feliĉan esperon
kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto,
Jesuo Kristo. – kp. Tit 2, 13

Dua Antifono


¶ Dio nin kor-favoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Dua Psalmo – Psa 67 (66)


(Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.)

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon. ¶

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste. ¶

Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj. ¶

La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.

Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dio nin kor-favoru kaj benu;
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Tria Antifono


¶ Ĉio kreiĝis per li, kaj por li.
En li ĉio ekzistas.

Kantiko – Kol 1, 12-20


Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;

en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶

Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;

ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,

ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,

ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.

Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶

Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.

Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;

kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;

per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĉio kreiĝis per li, kaj por li.
En li ĉio ekzistas.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 5, 5b-7


Vi ĉiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco;
ĉar Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin ĝusta-tempe;
surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.

Responsorio


Gardu min kiel la pupilon de la okulo. Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min.

Gardu min kiel la pupilon de la okulo. Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min.

Montru Vian mirindan favor-korecon.

Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu min kiel la pupilon de la okulo. Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min. – Psa 17 (16), 8.7a

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Li montris forton per Sia brako,
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Li montris forton per Sia brako,
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

PREĜADO


Petoj


Iubilémus Deo nostro, fratres caríssimi, qui máxime in benefíciis pópulo suo elargiéndis congáudet, et cum ánimi fervóre precémur:

Grátiam et pacem multíplica, Dómine.

Ætérne Deus, cui mille anni sunt tamquam dies hestérna, quæ prætériit,
—esse vitam quasi florem mane germinántem, véspere autem arescéntem nos memoráre concéde.

Manna tuum pópulo largíre, ne esúriat,
—et aquam vivam, ne sítiat in ætérnum.

Fac ut fidéles tui quæ sursum sunt quærant et sápiant,
—étiam témpora óperis et ótii in tuam glóriam vertant.

Aerem nobis, Dómine, largíre propítium,
—quo uberióres percipiámus fructus terræ.

(vel: Ab ómnibus noxis líbera nos, Dómine,
—et copiósam benedictiónem super domus nostras effúnde).

Visiónem vultus tui largíre defúnctis,
—et eius contemplatióne nos redde beátos.


¶ Gracon kaj pacon, Dio, pliigu en ni.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
Via nomon estas sankta, kaj Via mizerikordo estas benata de generacio al generacio.
Akceptu la veper-preĝon de Via eklezio kaj donu ke en ĝi Via laŭdo neniam silentu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21