Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Iam lucis orto sidere


Jam levas sin la taga lum',
ni petu Dion en humil',
ke Li ĉe nia dev-plenum'
do gardu nin de malutil'.

La langon bremsu Li per brid',
ke bruu ne kverel-horor';
l' okulojn kontraŭ vana vid'
Li zorge kovru en favor'.

En kor-intimo regu pur',
foriĝu ĉia van-sugest',
l' orgojlon de la hom-natur'
detruu vivo en modest'.

Do, kiam pasis for la tag'
kaj nokto venis laŭ la ord',
per virtaj penso, vorto, ag'
ni Dion laŭdu en akord'.

Al Dio Patro estu glor',
al Lia unu-nura Fil',
al la Spirito la honor'
kaj nun kaj ĉiam en jubil'. Amen.

latina T: 8a jarcento, aŭ eble de Ambrosius el Milano, 4a jarcento • E: Guido Holz 1986* • ADORU 113

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Veku Vian forton;
venu, por savi nin.

Unua Psalmo – Psa 80 (79)


Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; / Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, *
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!

Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, *
kaj venu, por savi nin.

Ho Dio, revenigu nin / kaj lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶

Ho Eternulo, Dio Cebaot, *
ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?

Vi manĝigis al ili panon larman, *
kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.

Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; *
kaj niaj malamikoj nin mokas.

Ho Dio Cebaot, revenigu nin / kaj lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶

Vinber-branĉon el Egiptujo Vi elportis, *
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;

Vi purigis lokon por ĝi; / kaj ĝi profundigis siajn radikojn *
kaj plenigis la tutan landon;

montojn kovris ĝia ombro, *
kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.

Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro *
kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero. ¶

Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, *
ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?

Subfosas ĝin arbara apro, *
kaj kampa besto ĝin mordas. ¶

Ho Dio Cebaot, returniĝu; / rigardu el la ĉielo kaj vidu, *
kaj rememoru tiun vinber-trunkon,

kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, *
kaj la kreskaĵ-idon, kiun Vi fortikigis por Vi.

Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; *
de Via minaca vizaĝo ili pereis.

Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, *
super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi. ¶

Kaj ni ne foriros de Vi; *
vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.

Ho Eternulo, Dio Cebaot, revenigu nin, / lumigu Vian vizaĝon, *
por ke ni estu savitaj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Veku Vian forton;
venu, por savi nin.

Dua Antifono


¶ Majestaĵon faris la Eternulo;
tio estu sciata sur la tuta tero.

Kantiko – Jes 12, 1-6


Mi dankas Vin, ho Eternulo; / ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, *
kaj Vi konsolas min.

Jen Dio estas mia savo: *
mi fidas, kaj mi ne timas;

ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo. ¶

Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon *
el la fontoj de la savo.

Kaj vi diros en tiu tago: / Danku la Eternulon, *
voku Lian nomon,

sciigu Liajn farojn inter la popoloj, *
memorigu, ke Lia nomo estas alta.

Kantu al la Eternulo, / ĉar majestaĵon Li faris; *
tio estu sciata sur la tuta tero.

Ĝoj-kriu kaj kantu, *
loĝantino de Cion;

ĉar granda estas inter vi *
la Sanktulo de Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Majestaĵon faris la Eternulo;
tio estu sciata sur la tuta tero.

Tria Antifono


¶ Laŭte kantu al Dio, nia forto.

Tria Psalmo – Psa 81 (80)


Laŭte kantu al Dio, nia forto; *
ĝoje kriu al la Dio de Jakob.

Sonigu kanton, / donu tamburinon, *
ĉarman harpon, kaj psalteron.

Muziku per korno en nov-monato, *
je la plen-luno, en la tago de nia festo.

Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael *
kaj ordono de la Dio de Jakob.

Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, *
kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. ¶

Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis: / Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, *
liaj manoj liberiĝis de korboj.

En la mizero vi vokis, *
kaj Mi vin helpis;

Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; *
Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. ¶

Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; *
ho Izrael, se vi Min aŭskultus!

Ne estu ĉe vi alia dio; *
kaj ne adoru fremdan dion.

Mi estas la Eternulo, via Dio, *
kiu elkondukis vin el la lando Egipta;

malfermu larĝe vian buŝon, *
kaj Mi ĝin plenigos. ¶

Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, *
Izrael ne obeis Min.

Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, *
ke ili iru laŭ siaj intencoj. ¶

Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, *
se Izrael irus per Miaj vojoj!

Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, *
kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.

La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, *
kaj ilia bonstato estus eterna.

Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, *
kaj Mi satigus vin per mielo el roko. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Laŭte kantu al Dio, nia forto.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 14, 17-19


La regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado,
sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.
Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.

Responsorio


Matene, Dio, mi meditas pri Vi.

Matene, Dio, mi meditas pri Vi.

Vi estis por mi helpo.

Mi meditas pri Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Matene, Dio, mi meditas pri Vi. – kp. Psa 63 (62), 7-8

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Donu al Via popolo scion de savo
en la pardonado de iliaj pekoj.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Donu al Via popolo scion de savo
en la pardonado de iliaj pekoj.

PREĜADO


Petoj


Benedíctus Deus, Pater noster, qui fílios suos prótegit neque preces spernit eórum. Omnes humíliter eum implorémus orántes:

Illúmina óculos nostros, Dómine.

Grátias tibi, Dómine, quia per Fílium tuum nos illuminásti,
—eius luce per longitúdinem diéi nos satiári concéde.

Sapiéntia tua, Dómine, dedúcat nos hódie,
—ut in novitáte vitæ ambulémus.

Præsta nobis advérsa pro te fórtiter sustinére,
—ut corde magno tibi iúgiter serviámus.

Dírige in nobis hódie cogitatiónes, sensus et ópera,
—ut tibi providénti dóciles obsequámur.


¶ Lumigu, Dio, niajn okulojn. – kp. Psa 13, 4

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ho Dio, vera lumo kaj fonto de l' lumo,
donu, ke ni, meditante tion, kio estas sankta, pasu ĉi tiun tagon en la klaro de Via lumo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22