Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo,
ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 65-72 (Tet)


Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, *
konforme al Via vorto.

Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, *
ĉar al Viaj ordonoj mi kredas. ¶

Antaŭ ol mi suferis, mi erar-vagis, *
sed nun mi observas Vian vorton.

Vi estas bona kaj bon-fara; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶

Fieruloj plektis mensogon pri mi; *
sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.

Grasiĝis kiel sebo ilia koro; *
sed mi havas plezuron de Via instruo. ¶

Bone estas al mi, ke mi suferis, *
por ke mi lernu Viajn leĝojn.

Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, *
ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo,
ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.

Dua Antifono


¶ Dion mi fidas; mi ne timas:
Kion faros al mi homo?

Dua Psalmo – Psa 56 (55), 2-7.9-14


Kor-favoru min, ho Dio, / ĉar homo volas min engluti, *
dum la tuta tago malamiko min premas.

Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, *
ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere. ¶

En la tago, kiam mi timas, *
mi fidas Vin.

Dion, kies vorton mi gloras, *
tiun Dion mi fidas;

mi ne timas: *
Kion karno faros al mi? ¶

Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; *
ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.

Ili kolektiĝas, embuskas, / observas miajn paŝojn, *
penante kapti mian animon. ¶

Mian vagadon Vi kalkulis; / metu miajn larmojn en Vian fel-sakon, *
ili estas ja en Via libro.

Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen *
en la tago, kiam mi vokos;

tion mi scias, *
ke Dio estas kun mi. ¶

Mi gloros vorton de Dio; *
mi gloros vorton de la Eternulo.

Dion mi fidas, mi ne timas: *
Kion faros al mi homo?

Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, *
mi plenumos al Vi dank-oferojn.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, *
kaj miajn piedojn de fal-puŝiĝo,

por ke mi iradu antaŭ Dio *
en la lumo de la vivo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dion mi fidas; mi ne timas:
Kion faros al mi homo?

Tria Antifono


¶ Granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

Tria Psalmo – Psa 57 (56)


Kor-favoru min, ho Dio, kor-favoru min; *
ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,

kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, *
ĝis pasos la mizeroj. ¶

Mi vokas al Dio Plejalta, *
al Dio, kiu decidas pri mi.

Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, / Li, kiu hontigas mian persekutanton; *
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron. ¶

Mia animo estas inter leonoj; *
mi kuŝas inter homidoj avidaj,

kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, *
kaj kies lango estas akra glavo. ¶

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶

Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; *
ili premis mian animon;

ili fosis antaŭ mi foson, *
sed ili mem falis en ĝin. ¶

Fortika estas mia koro, ho Dio, / fortika estas mia koro; *
mi kantos kaj gloros.

Vekiĝu, mia honoro, / vekiĝu, psaltero kaj harpo; *
mi vekos la matenan ĉiel-ruĝon.

Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; *
mi prikantos Vin inter la gentoj.

Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, *
kaj ĝis la nuboj estas Via vero. ¶

Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; *
Via gloro estu super la tuta tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Gal 5, 13-14


Vi, fratoj, estas vokitaj al libereco;
tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno,
sed per amo servu unu la alian.
Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene:
Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Versiklo


Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, ho Eternulo,

ĉar Vi larĝigas mian koron. – Psa 119 (118), 32

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
kiam la apostoloj je la tria horo estis kunaj por preĝi,
Vi donacis al ili la Sanktan Spiriton.
La saman gracon favore donu ankaŭ al ni,
per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Gal 5, 16-17


Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.
Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno;
ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

Versiklo


Ho Eternulo, Vi estas bona kaj bonfara.

Instruu al mi Viajn leĝojn. – Psa 119 (118), 68

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
ĉe Vi estas nek tenebro nek mallumo.
Sendu la splendon de Via lumo en nian koron,
por ke ni ekkonu la sencon de Viaj ordonoj
kaj volonte iru Vian vojon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. 1 Joh 1, 5



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Gal 5, 22.23a.25


La frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco,
pacienco, komplezo, bon-koreco,
fideleco, mildeco, sin-regado.
Se ni vivas per la Sinjoro, en la Spirito ni ankaŭ iradu.

Versiklo


Montru, Dio, al mi la vojon, kiun mi devas iri.

Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. – Psa 143 (142), 8c.10b

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo,
donu al ni, ke ni sekvu la ekzemplon de Via unu-naskita Filo
kaj portu pacience la malfavoraĵojn de la vivo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.