Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Deus, qui cæli lumen es


Ho Dio, lumo de l' ĉiel',
etendas Via patra man'
kaj Via klara dekstra brak'
la firmamenton, tenas ĝin.

Aŭroro ekpaligas jam
la stelojn sub ĉi firmament'.
Nebul' sin levas for de l' ter',
kaj ĉio baptas sin per ros'.

La noktaj ombroj fuĝas for,
tenebroj cedas antaŭ lum',
la stel' matena, tip' de Krist',
la tagon vekas nun el dorm'.

La tag' de l' tagoj estas Vi,
Vi mem la lum' de nia lum',
ho ĉiopova Triunu:
en tri personoj unu Di'.

Genu-fleksante kun ador'
al Vi, ho Patro, kantas ni,
al Vi, Savant', al Vi, Spirit',
al Via laŭdo en komun'. Amen.

latina T: 5a / 6a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Koron suferantan kaj humilan
Vi, ho Dio, ne malŝatas.

Unua Psalmo – Psa 51 (50)


Kor-favoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; *
laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Lavu min tute pure de mia krimo, *
kaj purigu min de mia peko. ¶

Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; *
kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

Antaŭ Vi sola mi pekis, *
kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj.

Tial Vi estas justa en Via vorto *
kaj pura en Via juĝo. ¶

Mi estas ja naskita en krimo; *
kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

Vi amas ja veron en la koro, *
kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. ¶

Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; *
lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, *
kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. ¶

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, *
kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Koron puran kreu al mi, ho Dio, *
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Ne for-puŝu min de Via vizaĝo, *
kaj Vian sanktan Spiriton ne for-prenu de mi.

Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; *
kaj spirito bon-fara fortikigu min. ¶

Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; *
kaj pekuloj revenos al Vi.

Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; *
mia lango kantos Vian justecon. ¶

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; *
kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; *
brul-ofero ne plaĉas al Vi.

Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; *
koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. ¶

Bon-faru al Cion laŭ Via favoro, *
konstruu la murojn de Jerusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-ofero; *
tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Koron suferantan kaj humilan
Vi, ho Dio, ne malŝatas.

Dua Antifono


¶ Eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.

Kantiko – Ĥab 3, 2-4.13a.15-19


Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, *
kaj mi ektimis.

Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon *
en la mezo de la jaroj,

montru en la mezo de la jaroj, *
ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato. ¶

Dio venas de Teman, *
la Sanktulo de la monto Paran.

Lia majesto kovras la ĉielon, *
kaj Lia gloro plenigas la teron.

Lia brilo estas kiel hela lumo, / radioj iras el Lia mano, *
kaj tie estas kaŝita Lia potenco. ¶

Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, *
por helpi al Via sankt-oleito.

Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, *
tra la ŝlimo de granda akvo. ¶

Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; *
pro la bruo ektremis miaj lipoj,

putro venis en miajn ostojn, *
kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis;

dume mi devas esti trankvila en la tago de
malfeliĉo, *
kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto. ¶

Kiam la fig-arbo ne floros, *
la vinber-branĉoj ne donos fruktojn,

la oliv-arbo rifuzos sian laboron, *
la plugo-kampoj ne donos manĝaĵon,

la ŝafoj estos for-kaptitaj el la ŝafejo, *
kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:

Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, *
mi estos gaja pri la Dio de mia savo. ¶

La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; / Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, *
kaj venigas min sur miajn altaĵojn.

Al Li, la Venkanto, *
iru miaj kantoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.

Tria Antifono


¶ Laŭdu, ho Jerusalem', la Eternulon.

Tria Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Laŭdu, ho Jerusalem', la Eternulon.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 2, 13-16


Nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo.
Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo,
en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj;
por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;
kaj por kun-akordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco,
mortiginte per tio la malamon.

Responsorio


Mi vokas al Dio Plejalta, al Dio, kiu decidas pri mi.

Mi vokas al Dio Plejalta, al Dio, kiu decidas pri mi.

Li sendu el la ĉielo kaj helpu min. Al Li mi rifuĝas,

al Dio, kiu decidas pri mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi vokas al Dio Plejalta, al Dio, kiu decidas pri mi. – Psa 57 (56), 3.4a

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Pro la kompata koro de nia Dio,
vizitis nin la sun-leviĝo de supre.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Pro la kompata koro de nia Dio,
vizitis nin la sun-leviĝo de supre.

PREĜADO


Petoj


Christum, qui sánguine suo per Spíritum Sanctum semetípsum óbtulit Patri ad emundándam consciéntiam nostram ab opéribus mórtuis, adorémus et sincéro corde profiteámur:

In tua voluntáte pax nostra, Dómine.

Diéi exórdium a tua benignitáte suscépimus,
—nobis páriter vitæ novæ concéde inítium.

Qui ómnia creásti providúsque consérvas,
—fac ut inspiciámus perénne tui vestígium in creátis.

Qui sánguine tuo novum et ætérnum testaméntum sanxísti,
—da ut, quæ præcipis faciéntes, tuo fidéles fœderi maneámus.

Qui, in cruce pendens, una cum sánguine aquam de látere effudísti,
—hoc salutári flúmine áblue peccáta nostra et civitátem Dei lætífica.


¶ En Vi, Sinjoro, estas nia paco.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio,
ni oferas al Vi nian matenan laŭdon.
Donu ke nia kanto plenumiĝu en la ĥoro de la sanktuloj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22