Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Neniam mi forgesos Viajn ordonojn,
ĉar per ili Vi min vivigas.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 89-96 (Lamed)


Por eterne, ho Eternulo, *
Via vorto staras forte en la ĉielo.

Por ĉiuj generacioj restas Via vero; *
Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras. ¶

Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, *
ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.

Se Via instruo ne estus mia konsolo, *
mi pereus en mia mizero. ¶

Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, *
ĉar per ili Vi min vivigas.

Al Vi mi apartenas; *
helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn. ¶

Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; *
sed mi studas Viajn leĝojn.

Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; *
sed Via ordono estas tre vasta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Neniam mi forgesos Viajn ordonojn,
ĉar per ili Vi min vivigas.

Dua Antifono


¶ La Eternulo estas mia fido
de post mia juneco.

Dua Psalmo – Psa 71 (70), 1-13


Vin, ho Eternulo, mi fidas: *
Mi neniam estu hontigita.

Per Via justeco savu min kaj liberigu min; *
klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min. ¶

Estu por mi fortika roko, *
kien mi povus ĉiam veni,

kiun Vi destinis por mia savo; *
ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.

Ho mia Dio, / liberigu min el la mano de malbonulo, *
el la mano de krimulo kaj premanto. ¶

Ĉar Vi estas mia espero, *
ho mia Sinjoro;

la Eternulo estas mia fido *
de post mia juneco.

Vin mi fidis de la embrieco, / de la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; *
Vin mi ĉiam gloros.

Mirindaĵo mi estis por multaj; *
kaj Vi estas mia forta rifuĝejo. ¶

Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, *
ĉiutage de Via majesto.

Ne forpuŝu min *
en la tempo de maljuneco;

kiam konsumiĝos miaj fortoj, *
tiam ne forlasu min. ¶

Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, *
kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,

dirante: Dio lin forlasis; *
persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos. ¶

Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; *
ho mia Dio, rapidu, por helpi min.

Estu hontigitaj kaj malaperu *
la persekutantoj de mia animo;

de honto kaj malhonoro estu kovritaj *
tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo estas mia fido
de post mia juneco.

Tria Antifono


¶ Ĝis la maljuneco kaj grizeco
ne forlasu min, ho Dio.

Tria Psalmo – Psa 71 (70), 14-24


Kaj mi ĉiam fidos *
kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.

Mia buŝo rakontos Vian justecon, / ĉiutage Vian helpon, *
ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli. ¶

Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; *
mi rakontos nur Vian justecon.

Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; *
kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco *
ne forlasu min, ho Dio,

Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, *
pri Via forto al ĉiuj venontoj. ¶

Via justeco, ho Dio, estas tre alta; / en la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, *
ho Dio, kiu Vin egalas?

Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, *
sed Vi denove min vivigis,

kaj el la abismoj de la tero *
Vi denove min eligis.

Vi pliigas mian grandecon *
Kaj denove min konsolas. ¶

Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, *
ho mia Dio;

mi kantos al Vi per harpo, *
ho Sanktulo de Izrael!

Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; *
kaj mia animo, kiun Vi savis.

Kaj mia lango ĉiutage *
rakontas Vian justecon;

ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj *
estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĝis la maljuneco kaj grizeco
ne forlasu min, ho Dio.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 2 Kor 13, 11


Fine, fratoj, adiaŭ.
Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unu-animaj, vivu pace;
kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.

Versiklo


La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,

kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. – Psa 34 (33), 16

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Dio, plej bona Patro,
Vi vokis la homojn al komuna laboro tiel ke, ju pli ili kunlaboras, des pli ili utilas unu la alian.
Helpu al ni labori kiel Viaj infanoj, en Via spirito, kun frata amo al ĉiuj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Rom 6, 22


Nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio,
vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo,
kaj por fino eternan vivon.

Versiklo


Ĉu Vi ne revivigos nin denove, ho Eternulo,

ke Via popolo ĝoju per Vi? – Psa 85 (84), 7

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, mastro kaj gardanto de vitejo kaj tritikejo,
Vi disdonas la laboron kaj donas justan salajron.
Helpu al ni porti la ŝarĝon de la tago
kaj neniam murmuri kontraŭ Vi kaj kontraŭ tio, kio plaĉas al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mat 20, 1-16



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Kol 1, 21-22


Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj,
li tamen jam kun-akordigis en la korpo de sia karno, per morto,
por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li.

Versiklo


Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj,

kaj gloru Lian sanktan nomon. – Psa 30 (29), 5

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
je tiu ĉi horo, la naŭa, en kiu Petro kaj Johano estis supren-irantaj en la templon por preĝi, ankaŭ ni petas Vin en la nomo de Jesuo Kristo:
Bonvolu donaci Vian savon al ĉiuj, kiuj vokas ĉi tiun nomon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 3, 1; 4, 10.12



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.