Vespera Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo > Vespera Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Immense cæli conditor


Nemezurebla Mond-aŭtor',
por meti finon al ĥaos'
la akvojn apartigis Vi
per alt-volbita firmament'.

Vi fiksis nubojn sur ĉiel',
kaj donis lokon al river'.
La kosmaj flamoj nun ne plu
kapablas forbruligi nin.

Enverŝu nun, ho milda Di',
la donon de konstanta grac',
por ke ne erarigu nin
per nova ruz' la olda fraŭd'.

Kaj ĉio vanta restu for,
nenio falsa premu nin.
La lumon trovu nia fid',
ĝi portu nin per sia bril'.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: eble de papo Gregorio la 1-a, la Granda (540-604) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
ĝis Li kor-favoros nin.

Unua Psalmo – Psa 123 (122)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
ĝis Li kor-favoros nin.

Dua Antifono


¶ Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Dua Psalmo – Psa 124 (123)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

Tria Antifono


¶ Dio elektis nin en Kristo.
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto.

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Dio elektis nin en Kristo.
Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 4, 11-12


Ne kalumniu unu la alian, fratoj.
Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon;
sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto.
Unu estas la leĝ-donisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi;
kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?

Responsorio


Ho Eternulo, kompatu min; ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min; ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Sanigu mian animon;

ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, kompatu min; ĉar mi pekis antaŭ Vi. – Psa 41, 5

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Mia animo altigas la Eternulon,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Mia animo altigas la Eternulon,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino.

PREĜADO


Petoj


Kristo volas savi ĉiujn homojn.
Tial ni voku lin sincer-anime kaj diru:
Altiru ĉion al vi, Sinjoro.

¶ Altiru ĉion al vi, Sinjoro.

Benata estu vi, Sinjoro, ĉar vi elaĉetis nin el la peko-sklaveco per via multekosta sango;
– partoprenigu nin en la glora libereco de la gefiloj de Dio.

¶ Altiru ĉion al vi, Sinjoro.

Donacu vian gracon al nia papo … kaj al ĉiuj aliaj episkopoj de la eklezio,
– por ke ili fervore kaj ĝoj-spirite administru viajn misterojn.

¶ Altiru ĉion al vi, Sinjoro.

Donu, ke ĉiuj, kiuj serĉas la veron, trovu ĝin,
– kaj, trovinte, ĝin esploru ĉiam plu.

¶ Altiru ĉion al vi, Sinjoro.

Asistu, Sinjoro, la georfojn, la vidvinojn kaj ĉiujn aliajn forlasitajn,
– por ke ili, sentante vin proksima, fariĝu pli kaj pli sindonemaj al vi.

¶ Altiru ĉion al vi, Sinjoro.

Akceptu favore niajn mortintajn gefratojn en la ĉiela Jerusalemo,
– kie vi, kun la Patro kaj la Sankta Spirito, estas ĉio en ĉio. – kp. 1 Kor 15, 28

¶ Altiru ĉion al vi, Sinjoro. – kp. Joh 12, 32

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio, Vi estas la lumo, kiu neniam sin el-uzas.
Vi gvidis nin tra ĉi tiu tago.
Pardonu nian kulpon,
kaj estu nia lumo ankaŭ en ĉi tiu nokto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21