Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Amo estas la plenumado de la leĝo. – el Rom 13,10

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 97-104 (Mem)


Kiel mi amas Vian instruon! *
La tutan tagon mi meditas pri ĝi.

Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, *
ĉar ĝi restas al mi por ĉiam. ¶

Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, *
ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.

Mi estas pli scianta ol maljunuloj, *
ĉar Viajn ordonojn mi konservas. ¶

De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, *
por plenumi Vian vorton.

De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, *
ĉar Vi min gvidas ¶.

Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! *
pli ol mielo por mia buŝo!

De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; *
tial mi malamas ĉiun vojon de malvero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Amo estas la plenumado de la leĝo. – el Rom 13,10

Dua Antifono


¶ Rememoru Vian komunumon,
kiun Vi aĉetis en la tempo antikva.

Dua Psalmo – Psa 74 (73), 1-11


Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? *
Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?

Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, / la genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, *
ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.

Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, *
al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo. ¶

Krias Viaj malamikoj en Via domo, *
metis tie siajn signojn.

Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn *
kontraŭ la lignajn plektaĵojn.

Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn *
ili dishakas per hakilo kaj marteloj.

Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, *
malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.

Ili diris en sia koro: / Ni ruinigos ilin tute; *
ili for-bruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando. ¶

Niajn signojn ni ne vidis; / jam ne ekzistas profeto, *
kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.

Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? *
Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? *
Ekstermu ilin el Via basko. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Rememoru Vian komunumon,
kiun Vi aĉetis en la tempo antikva.

Tria Antifono


¶ Leviĝu, ho Dio,
defendu Vian aferon.

Tria Psalmo – Psa 74 (73), 12-23


Dio estas ja mia Reĝo de antikve, *
Li faras savon sur la tero.

Vi disŝiris per Via forto la maron, *
Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

Vi disbatis la kapojn de la levjatano, *
Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;

Vi elfendis fonton kaj torenton, *
Vi elsekigis potencajn riverojn.

Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; *
Vi aranĝis lumon kaj sunon;

Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; *
la someron kaj la vintron Vi aranĝis. ¶

Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon *
kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.

Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; *
la anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.

Rememoru la interligon, *
ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

La suferanto ne reiru hontigita; *
malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

Leviĝu, ho Dio, *
defendu Vian aferon;

rememoru la malhonoron, *
kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.

Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; *
la bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Leviĝu, ho Dio,
defendu Vian aferon.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jer 22, 3


Tiele diras la Eternulo:
Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto;
ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon,
kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko.

Versiklo


La Eternulo juĝos la mondon kun justeco.

Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco. – Psa 9 (9A), 9

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio.
En la tria horo Vi elverŝis Vian Sanktan Spiriton super la apostoloj.
Sendu la Spiriton de la amo ankaŭ en nian koron,
por ke ni fide atestu por Vi antaŭ la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Rea 15, 7-8


Se estos inter vi malriĉulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo; sed malfermu al li vian manon, kaj pruntedonu al li laŭmezure de lia manko, kio mankos al li.

Versiklo


Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo.

Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon. – Psa 10 (9B), 17

Preĝo


Ni preĝu.
Korfavora Dio!
Kiam Petro preĝis je la sesa horo, Vi instruis lin, ke la savo venos al ĉiuj popoloj.
Faru per Via graco, ke nia tag-laboro plaĉu al Vi kaj servu al la savo-plano de Via amo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 9



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Sen 22, 22-23


Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa;
kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;
ĉar la Eternulo defendos ilian aferon
kaj dispremos iliajn premantojn.

Versiklo


La Eternulo savos senhelpan mizerulon.

Li estos favor-kora por malriĉulo kaj senhavulo. – Psa 72 (71), 12-13

Preĝo


Ni preĝu.
Dio, je la naŭa horo Vi sendis Vian anĝelon al la cent-estro Kornelio por montri al li la vojon de la savo.
Pretigu nin, ke ni kunlaboru en la komuno de la eklezio por la savo de la homoj.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 10, 3



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.