Matena Laŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Æterna cæli gloria


Eterna gloro de l' ĉiel',
esper' beata el profund',
de l' alta Dio sola Fil',
infan' de l' ĉasta Virgulin',

Vi prenu nin per dekstra man'
kaj levu nin el peza dorm',
ke ĉiu, eĉ plej sobra mens',
Vin arde laŭdu kun fervor'.

Leviĝis jam la taga stel',
heroldo de l' fidela bril'.
Tenebro nokta cedis for,
kaj sankta lum' heligas nin.

El nia kor' forpelu ĝi
la nokton de ĉi tiu mond',
ke ĝis la fin' de nia temp'
ni vivu virte antaŭ Vi.

En ni radiku kred' kaj fid',
ĝojigu, due, nin esper',
finfine am' kaj karitat' –
plej granda ĝi el tiuj tri.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kaj al la Patro estu glor'
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiu temp' kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jc. • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Antaŭ Vi sola mi pekis;
kor-favoru min, ho Dio.

Unua Psalmo – Psa 51 (50)


Kor-favoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; *
laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

Lavu min tute pure de mia krimo, *
kaj purigu min de mia peko. ¶

Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; *
kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

Antaŭ Vi sola mi pekis, *
kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj.

Tial Vi estas justa en Via vorto *
kaj pura en Via juĝo. ¶

Mi estas ja naskita en krimo; *
kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

Vi amas ja veron en la koro, *
kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon. ¶

Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; *
lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, *
kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis. ¶

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, *
kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Koron puran kreu al mi, ho Dio, *
kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Ne for-puŝu min de Via vizaĝo, *
kaj Vian sanktan Spiriton ne for-prenu de mi.

Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; *
kaj spirito bon-fara fortikigu min. ¶

Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; *
kaj pekuloj revenos al Vi.

Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; *
mia lango kantos Vian justecon. ¶

Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; *
kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; *
brul-ofero ne plaĉas al Vi.

Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; *
koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. ¶

Bon-faru al Cion laŭ Via favoro, *
konstruu la murojn de Jerusalem;

tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, / brul-ofero kaj plen-ofero; *
tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Antaŭ Vi sola mi pekis;
kor-favoru min, ho Dio.

Dua Antifono


¶ Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon;
ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Kantiko – Jer 14, 17-21


Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage *
kaj ne ĉesas,

ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, *
frapo tre doloriga.

Kiam mi eliras sur la kampon, *
mi vidas homojn, mortigitajn per glavo;

kiam mi eniras en la urbon, *
mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato;

ankaŭ la profetoj kaj pastroj *
for-migris en landon, kiun ili ne konas. ¶

Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? *
Ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion?

Kial Vi frapis nin tiel, *
ke neniu povas nin resanigi?

Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; *
ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron.

Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon / kaj la malbon-agojn de niaj patroj; *
ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Pro Via nomo ne malestimegu nin, / ne malaltigu la tronon de Via gloro; *
memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon;
ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Tria Antifono


¶ La Eternulo estas Dio;
ni Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

Tria Psalmo – Psa 100 (99)


Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo. ¶

Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;

ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo estas Dio;
ni Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Kor 12, 9b-10


Plej ĝoje do mi pli-vole fieros pri miaj malfortaĵoj,
por ke la potenco de Kristo kovru min.
Mi do plezuron havas en malfortaĵoj,
en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo;
ĉar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

Responsorio


Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, ĉar Vin mi fidas.

Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, ĉar Vin mi fidas.

Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,

ĉar Vin mi fidas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, ĉar Vin mi fidas. – Psa 143 (142), 8

LAŬDKANTO


Antifono


¶ La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj faris por ili elaĉeton. – kp. ADORU 091.17

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ La Eternulo vizitis Sian popolon
kaj faris por ili elaĉeton. – kp. ADORU 091.17

PREĜADO


Petoj


Ad Christum óculos levémus, qui pro pópulo suo natus et mórtuus est ac resurréxit. Itaque eum fidénter deprecémur:

Salva, Dómine, quos tuo sánguine redemísti.

Benedíctus es, Iesu hóminum salvátor, qui passiónem et crucem pro nobis subíre non dubitásti,
—et sánguine tuo pretióso nos redemísti.

Qui promisísti te aquam esse datúrum saliéntem in vitam ætérnam,
—Spíritum tuum effúnde super omnes hómines.

Qui discípulos misísti ad Evangélium géntibus prædicándum,
—eos ádiuva, ut victóriam tuæ crucis exténdant.

Infírmis et míseris quos cruci tuæ sociásti,
—virtútem et patiéntiam concéde.


¶ Savu nin, Sinjoro, kiujn Vi elaĉetis per Via sango.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Venu en nian koron, ho ĉiopova Patro,
por ke ni iru en la lumo de Viaj ordonoj
kaj sekvu Vin, nian reĝon kaj gvidanton.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22