Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Li estis malestimata kaj evitata de homoj,
viro suferanta kaj malsana. – Jes 53, 3

Unua Psalmo – Psa 22 (21), 2-12


Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, / kaj estas malproksima de mia savo, *
de miaj plendaj paroloj?

Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; *
en la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

Sed Vi estas sankta, *
ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.

Vin fidis niaj patroj; *
ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; *
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. ¶

Sed mi estas vermo kaj ne homo; *
mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, *
malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:

Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; *
tiu savu lin, se Li amas lin. ¶

Vi eltiris ja min el la ventro, *
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; *
de la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

Ne malproksimiĝu de mi, / ĉar malfeliĉo estas proksima, *
kaj helpanton mi ne havas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Li estis malestimata kaj evitata de homoj,
viro suferanta kaj malsana. – Jes 53, 3

Dua Antifono


¶ Ili dividas miajn vestojn inter si,
pri mia tuniko ili lotas.

Dua Psalmo – Psa 22 (21), 13-22


Ĉirkaŭis min multaj bovoj, *
fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.

Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, *
kiel leono ŝiranta kaj krieganta.

Kiel akvo mi disverŝiĝis, *
kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;

mia koro fariĝis kiel vakso, *
fandiĝis en mia interno.

Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; / mia lango algluiĝis al mia palato; *
kaj Vi metas min en tomban polvon.

Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; / amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; *
ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; *
ili rigardas kaj konstante rigardas.

Ili dividas miajn vestojn inter si, *
pri mia tuniko ili lotas. ¶

Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; *
mia forto, rapidu, por helpi min.

Savu de la glavo mian animon, *
mian solan savu de la hundo.

Savu min de buŝo de leono, *
kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ili dividas miajn vestojn inter si,
pri mia tuniko ili lotas.

Tria Antifono


¶ Kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.

Tria Psalmo – Psa 22 (21), 23-32


Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; *
en la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. ¶

Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; / tuta semo de Jakob, honoru Lin; *
tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis *
la suferojn de premato,

kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; *
sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li. ¶

Vin mi gloros en granda komunumo; *
mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.

La humiluloj manĝu kaj satiĝu, / gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; *
Via koro vivu eterne. ¶

Rememoros kaj revenos al la Eternulo *
ĉiuj finoj de la mondo;

kaj kliniĝos antaŭ Vi *
ĉiuj popolaj familioj.

Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; *
Li reĝas super la popoloj.

Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; / antaŭ Li genu-fleksos ĉiuj forirantaj al la tombo *
kaj ne-povantaj konservi sian animon viva. ¶

Naskotaro Lin servos; *
oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

Al naskota popolo oni venos kaj predikos *
pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 1, 16b-17


La evangelio estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas,
al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj.
Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido,
kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.

Versiklo


Pro la Eternulo ĝojas nia koro,

ĉar ni fidas Lian sanktan nomon. – Psa 33 (32), 21

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la tria horo oni kondukis Vin al la kruco por la savo de la mondo.
Ni petas Vin: Pardonu, kion ni malbon-faris, kaj gardu nin kontraŭ nova ŝuldo;
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 25



► TAGMEZE


Legaĵo – Rom 3, 21-22a


Nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj.

Versiklo


La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron.

La ordon-diro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj. – Psa 19 (18), 9

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la sesa horo venis mallumo super la tuta tero,
ĉar Vi senkulpa iris sur la krucon por elaĉeti nin de nia ŝuldo.
Lumigu nian mallumon,
por ke ni per Via lumo trovu la eternan vivon en Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 33



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Efe 2, 8-9


Per graco vi saviĝis per fido;
ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio;
ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

Versiklo


Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,

en ĉiuj popoloj Vian savon. – Psa 67 (66), 3

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la naŭa horo Vi transirigis la pento-faran krimulon de la kruco-fosto en Vian regnon.
Ni konfesas, ke ni estas pekuloj, kaj ni fide petas Vin:
Ankaŭ ni estu post nia morto en la paradizo ĉe Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Luk 23, 43



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.