Invitatorio
Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Sabato > Invitatorio
Stato:
MALFERMO
Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17
PSALMODIO
Antifono de la Enira Psalmo
¶ Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Venu, ni adoru Lin.
Enira Psalmo
el la Ordinaraj Partoj, ekzemple:
Psa 24 (23)
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶
Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶
Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶
Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶
Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.
Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono de la Enira Psalmo
¶ Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Venu, ni adoru Lin.