Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum Deus, fons omnium


Ho Dio, font' de l' univers',
Vi de l' orbitoj ordigant':
La kosmon, kiun kreis Vi,
ornamis Vi per mira verk'.

Kaj post ĉi admirinda far'
Vi paŭzis je la sepa tag'.
Tiele ankaŭ paŭzas ni
liberaj kaj kun danka kor'.

Koncedu, ke ni ploru nun
pro ĉiu krim' de nia viv'.
Al virt' ni strebu kun insist'.
Feliĉu ni sub Via don'.

Kaj fine en la lasta tag',
la granda tag' de tim' kaj trem',
ni ĉiuj vivu en la ĝoj'
kaj en la plen' de Via pac'.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Kristo, Lia sola Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
tra ĉiuj tempoj, en etern'. Amen.

latina T: anonima • E: Peter Langenecker kaj Kloster Kirchberg 2008



aŭ laŭplaĉe:

Salve dies, dierum gloria


Tag' de l' tagoj! / Saluton, glora tag'!
Tag' de l' venko! / Feliĉa tag' de l' sun'!
Tag' unua! / Ho tag' de granda ĝoj'!
Tag' de Kristo!

Al blinduloj / de Dio brilas Lum',
kiu savas / el tombo, el infer',
venkas morton, / ĉielon kun la ter'
repacigas.

Di' kunŝlosis / en malobe' kaj pek'
ĉiujn homojn, / ke Li al ĉiuj ni
helpi venu, / kaj per elsupra grac'
nin kompatu.

La saĝeco / de Dio, Lia virt',
la koleron / retenis kun mildec',
dum la mondo / jam estis sur la voj'
al abismo.

Resurektis / libere Krist' el mort'.
La homaron / restaŭris Li en Di'.
La perditan / ŝafidon portas Li
sur la ŝultroj.

Unuiĝas / anĝeloj kaj homar',
por ke sonu / el ĉi kreskinta ĥor'
al la inda / triumfa Krist-Sinjor'
laŭd' eterna.

En la ĥorojn / ĉielajn miksu sin
harmonie / la eklezi-patrin',
kaj hodiaŭ / ĝoj-kantu ĉiuj ni:
Haleluja.

Maltriumfas / la imperi' de l' mort'.
Regu ĝojo, / triumfe festu ni.
Regu paco / surtere, regu glor'
en la altoj. Amen.

latina T: eble de Adam de Saint-Victor, 12a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Deziru pacon al Jerusalem.

Unua Psalmo – Psa 122 (121)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Deziru pacon al Jerusalem.

Dua Antifono


¶ De fru-matene ĝis nokte
mia animo atendas mian Sinjoron.

Dua Psalmo – Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ De fru-matene ĝis nokte
mia animo atendas mian Sinjoron.

Tria Antifono


¶ En la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo.
Haleluja.

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ En la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 1, 19-20


Ni havas la profetan vorton konfirmitan;
kiun atentante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumantan en malhela loko,
ĝis ektagiĝos kaj la maten-stelo ekleviĝos en viaj koroj;
antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon.
Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo;
sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio.

Responsorio


De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo estas glorata la nomo de la Eternulo.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo estas glorata la nomo de la Eternulo.

Super la ĉielo estas Lia gloro,

estas glorata la nomo de la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo estas glorata la nomo de la Eternulo. – Psa 113, 3.4b

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la Propraj Partoj

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la Propraj Partoj

PREĜADO


Petoj

Christum, in quo lætántur omnes, qui sperant in eum, deprecémur:

Réspice et exáudi nos, Dómine.

Testis fidélis et primogénite mortuórum, qui lavásti nos a peccátis nostris in sánguine tuo,
—mirabílium tuórum redde nos mémores.

Quos Evangélii vocásti præcónes,
—strénui et fidéles dispensatóres mystérii regni tui inveniántur.

Rex pacífice, véniat Spíritus tuus in illos, qui pópulos regunt,
—ut óculos in páuperes miserósque convértant.

Cónsule iis, qui discrímen ob genus, colórem, condiciónem, sermónem aut religiónem patiúntur,
—ut iúrium suórum ac dignitátis agnitiónem consequántur.

Omnes, qui in tuo amóre decessérunt, beatitúdinis redde partícipes,
—cum beáta María Vírgine et ómnibus sanctis tuis.


¶ Rigardu nin, Sinjoro, elaŭdu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21