Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Mediæ noctis tempus est


Nun estas nokto-meza temp',
admonas nin profeta vort',
ke laŭdon kantu ni al Di'
la Patro, Filo kaj Spirit'.

Ĉar ĉiam indas je ador'
la plej perfekta Triunu':
en tri personoj unu Di',
de ni laŭdenda en etern'.

Teruris ĉi nokt-meza hor'
por Egiptujo, ĉar l' anĝel'
alportis morton kun pere'
al kiu ajn plej aĝa id'.

Sed por la justaj estis sav'
ĉi horo, ĉar la mortigant'
ne batis, kiam vidis li
la sangon sur la supra sojl'.

L' Egipt' funebris kun plorad'
pro tiom da kruela far',
sed per la sango de l' ŝafid'
ŝirmita ĝojis Izrael'.

Nun ni, la vera Izrael',
jubile ĝojas, Di', en Vi.
Spit al malbon' kaj malamik'!
La sang' de Krist' defendas nin.

Plej bona Reĝo, faru do
nin indaj je l' futura glor',
ke laŭde ni prikantu Vin
en Via regno en etern'. Amen.

latina T: anonima, 5a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

tage:

Salve dies, dierum gloria


Tag' de l' tagoj! / Saluton, glora tag'!
Tag' de l' venko! / Feliĉa tag' de l' sun'!
Tag' unua! / Ho tag' de granda ĝoj'!
Tag' de Kristo!

Al blinduloj / de Dio brilas Lum',
kiu savas / el tombo, el infer',
venkas morton, / ĉielon kun la ter'
repacigas.

Di' kunŝlosis / en malobe' kaj pek'
ĉiujn homojn, / ke Li al ĉiuj ni
helpi venu, / kaj per elsupra grac'
nin kompatu.

La saĝeco / de Dio, Lia virt',
la koleron / retenis kun mildec',
dum la mondo / jam estis sur la voj'
al abismo.

Resurektis / libere Krist' el mort'.
La homaron / restaŭris Li en Di'.
La perditan / ŝafidon portas Li
sur la ŝultroj.

Unuiĝas / anĝeloj kaj homar',
por ke sonu / el ĉi kreskinta ĥor'
al la inda / triumfa Krist-Sinjor'
laŭd' eterna.

En la ĥorojn / ĉielajn miksu sin
harmonie / la eklezi-patrin',
kaj hodiaŭ / ĝoj-kantu ĉiuj ni:
Haleluja.

Maltriumfas / la imperi' de l' mort'.
Regu ĝojo, / triumfe festu ni.
Regu paco / surtere, regu glor'
en la altoj. Amen.

latina T: eble de Adam de Saint-Victor, 12a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Unua Psalmo – Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Dua Antifono


¶ Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,
Li donis vivon al nia animo.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 66 (65), 1-12


Ĝoje kriu al Dio tuta la tero. / Muziku la gloron de Lia nomo, *
faru honoron al Lia gloro.

Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! *
Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.

La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, *
kantas Vian nomon.

Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, *
kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.

Li faris el maro sekan teron; / riveron oni transpaŝis piede; *
tie ni ĝojis pro Li.

Li regas per Sia potenco eterne; / Liaj okuloj rigardas la popolojn; *
la ribelantoj ne leviĝu. ¶

Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, *
kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.

Li donis vivon al nia animo, *
kaj ne lasis fal-ŝanceliĝi nian piedon.

Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; *
Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.

Vi enirigis nin en kaptilon, *
Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;

Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; / ni trapasis fajron kaj akvon, *
sed Vi elirigis nin en bon-staton. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Laŭdu, ho popoloj, nian Dion,
Li donis vivon al nia animo.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion;
kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 66 (65), 13-20


Mi eniros en Vian domon kun brul-oferoj; *
mi plenumos al Vi miajn promesojn,

kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, *
kiam mi estis en premo.

Grasajn brul-oferojn mi alportos al Vi / kun fumo de vir-ŝafoj; *
mi oferos bovidojn kaj kaprojn. ¶

Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; *
kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.

Al Li mi vokis per mia buŝo, *
kaj Lia glorado estis sub mia lango.

Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, *
mia Sinjoro min ne aŭskultus;

sed Dio aŭskultis, *
Li atentis la voĉon de mia preĝo.

Glorata estu Dio, / kiu ne forpuŝis mian preĝon *
kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion;
kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
Haleluja.

VERSIKLO


La vorto de Dio estas viva kaj energia,

kaj pli akra ol ĉia glavo du-tranĉa. – Heb 4, 12

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.