Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

O sator rerum


Vi ĉion semas, la eonojn tenas,
juĝas potence, Kristo, Reĝ' de l' reĝoj!
Ho, niajn preĝojn, same niajn laŭdojn,
milde akceptu.

Ĉi tiujn laŭdojn, kiujn ni promesis,
ni en la kur' de l' nokto plaĉe kantu,
ke ni per Vi en harmoni' bonfartu,
Lumo-aŭtoro.

Vi nin pravigu, por ke en feliĉo
daŭre ni vivu sen la spert' de l' morto.
Estu al Vi per ĉiuj niaj agoj
gloro eterna.

Per Dia fajro ardu nia koro,
ardu la lumboj, viglu nia menso,
estu brulantaj ĉiam niaj lampoj
en niaj manoj.

Laŭd' sam-valora gloru Vin, ho Patro,
Vin, ho Savanto, pia Reĝ', eterne,
sama ador' al Vi, Spirito Sankta,
sonas tra l' mondo. Amen.

latina T: eble 9a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Christe, lux vera


Krist', vera lumo, vivo kaj boneco,
ĝojo de l' mondo, senmezura pio,
Vi nin vivigis, savis nin el morto,
per Via sango.

Vin ni petegas: Plantu en la menson
semojn de l' fido, de l' esper' kaj amo.
En Via lum' ni pli kaj pli inklinu
al karitato.

Lontane fore restu la Satano,
kiun frakasis Vi per Viaj fortoj.
Nin la Spirito, kiun Vi elsendis,
helpe asistu.

Ho, estu glor' al Di', l' eterna Patro,
estu honor' al Krist', la Dia Filo,
same ador' al Dio, la Spirito,
nun kaj eterne. Amen.

latina T: minimume 10a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bon-farojn.

Unua Psalmo – Psa 103 (102), 1-7


Benu, ho mia animo, la Eternulon, *
kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

Benu, ho mia animo, la Eternulon, *
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bon-farojn. ¶

Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, *
Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

Li savas de la tombo vian vivon, *
Li kronas vin per boneco kaj favor-koreco;

Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, *
ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo. ¶

La Eternulo faras justecon *
kaj juĝon al ĉiuj prematoj.

Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, *
Siajn farojn al la Izraelidoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bon-farojn.

Dua Antifono


¶ Kiel patro kor-favoras filojn,
tiel la Eternulo kor-favoras tiujn, kiuj Lin timas.

Dua Psalmo – Psa 103 (102), 8-16


Favor-kora kaj kompatema estas la Eternulo, *
longe-tolerema kaj tre bona.

Ne eterne Li indignas, *
kaj ne por ĉiam Li koleras.

Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, *
kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni. ¶

Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, *
tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, *
tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

Kiel patro kor-favoras filojn, *
tiel la Eternulo kor-favoras tiujn, kiuj Lin timas.

Ĉar Li scias nian esencon; *
Li memoras, ke ni estas polvo.

La tagoj de homo estas kiel herbo; *
kiel floro de kampo, tiel li floras.

Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; *
kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiel patro kor-favoras filojn,
tiel la Eternulo kor-favoras tiujn, kiuj Lin timas.

Tria Antifono


¶ Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj.

Tria Psalmo – Psa 103 (102), 17-22


La boneco de la Eternulo daŭras eterne *
al tiuj, kiuj Lin timas,

kaj Lia bon-faremeco *
iras ĝis la pra-nepoj,

kiuj observas Lian interligon *
kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; *
kaj Lia reĝeco regas ĉion. ¶

Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, / potencaj per sia forto, *
kiuj plenumas Lian vorton,

por ke oni obeu *
la voĉon de Lia vorto.

Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, *
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, / en ĉiuj lokoj de Lia regado. *
Benu, ho mia animo, la Eternulon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj.

VERSIKLO


Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj;

kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. – Psa 119 (118), 27

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.