Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi vokas al Vi, ho Eternulo,
Vian vorton mi fidas.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 145-152 (Kof)


Mi vokas el la tuta koro; / aŭskultu min, ho Eternulo; *
mi plenumos Viajn leĝojn.

Mi vokas al Vi; savu min, *
kaj mi konservos Viajn decidojn. ¶

Antaŭ la maten-ruĝo mi vokas; *
Vian vorton mi fidas.

Antaŭ la noktaj gardo-partoj miaj okuloj vekiĝas, *
por ke mi meditu pri Via vorto. ¶

Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi.

Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; *
malproksimaj ili estas de Via leĝo. ¶

Proksima Vi estas, ho Eternulo; *
kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.

De longe mi scias pri Viaj decidoj, *
ke Vi fiksis ilin por ĉiam. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi vokas al Vi, ho Eternulo,
Vian vorton mi fidas.

Dua Antifono


¶ La Eternulo scias la pensojn de homo,
ke ili estas vantaj.

Dua Psalmo – Psa 94 (93), 1-11


Dio de venĝo, ho Eternulo, *
Dio de venĝo, aperu!

Leviĝu, Juĝanto de la tero; *
redonu la meritaĵon al la fieruloj. ¶

Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, *
kiel longe la malvirtuloj triumfos?

Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; *
fanfaronas ĉiuj malbon-aguloj.

Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, *
kaj Vian heredon ili turmentas.

Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, *
kaj orfojn ili buĉas.

Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, *
kaj la Dio de Jakob ne scias. ¶

Komprenu, sen-prudentuloj en la popolo; *
kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?

Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? *
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, *
kiu instruas al homo scion?

La Eternulo scias la pensojn de homo, *
ke ili estas vantaj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo scias la pensojn de homo,
ke ili estas vantaj.

Tria Antifono


¶ La Eternulo estos mia rifuĝejo;
kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

Tria Psalmo – Psa 94 (93), 12-23


Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, *
kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,

por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, *
ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, *
kaj Sian heredon Li ne forlasos.

Ĉar juĝo revenos al vero, *
kaj ĝin sekvos ĉiuj virt-koruloj. ¶

Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? *
Kiu staras apud mi kontraŭ malbon-aguloj?

Se la Eternulo ne estus mia helpanto, *
mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.

Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, *
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, *
Viaj konsoloj karesas mian animon. ¶

Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, *
kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?

Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, *
kaj sangon senkulpan ili akuzas.

Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; *
kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

Kaj Li redonos al ili por iliaj malbon-agoj, / kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; *
ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo estos mia rifuĝejo;
kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Kor 10, 24.31


Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.
Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.

Versiklo


Bone estas glori la Eternulon

kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo. – Psa 92 (91), 2

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, Sankta Patro, fidela Dio,
Vi sendis la promesitan Spiriton por kunigi la homojn, kiuj estas dividitaj per la peko.
Donu, ke ni ekkonu la unuecon kaj pacon kiel Vian rekomendon, kaj ke ni forte progresigu ilin.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Kol 3, 17


Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago,
faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo,
dankante Dion, la Patron, per li.

Versiklo


Al Vi mi oferdonos dankan oferon,

kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. – Psa 116 (115), 17

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova kompata Dio,
meze de la tago Vi haltigas kaj ripozigas nin.
Favore rigardu nian laboron.
Bonigu kaj pardonu, kion ni mis-agis,
por ke ni fine plaĉu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Kol 3, 23-24


Kion ajn vi faras, laboru plen-anime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo;
ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.

Versiklo


Vi, ho Eternulo, estas mia sorta parto kaj kaliko;

Vi subtenas mian sorton. – Psa 16 (15), 5

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
sur la kruco Vi etendis la manojn por savi ĉiujn homojn.
Igu plaĉaj al Vi niajn agojn,
kaj montru per ili al la mondo, ke Vi elaĉetis ĝin,
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.