Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Se vi Min amas,
vi observos Miajn ordonojn. – Joh 14, 15

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 153-160 (Reŝ)


Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, *
ĉar Vian instruon mi ne forgesis.

Defendu mian aferon, kaj liberigu min; *
laŭ Via vorto lasu min vivi. ¶

Malproksima de malvirtuloj estas savo, *
ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.

Via favor-koreco estas granda, ho Eternulo; *
laŭ Via justeco lasu min vivi. ¶

Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, *
sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.

Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, *
ĉar Vian vorton ili ne observis. ¶

Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; *
ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.

La esenco de Via vorto estas vero, *
kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Se vi Min amas,
vi observos Miajn ordonojn. – Joh 14, 15

Dua Antifono


¶ Benos vin la Eternulo,
kaj vi vidos pacon
en la daŭro de via tuta vivo.

Dua Psalmo – Psa 128 (127)


Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Benos vin la Eternulo,
kaj vi vidos pacon
en la daŭro de via tuta vivo.

Tria Antifono


¶ La Eternulo batalis kontraŭ viaj malamikoj. – kp. 1 Mak 14,26

Tria Psalmo – Psa 129 (128)


Multe oni afliktis min de post mia juneco, diras Izrael, / multe oni afliktis min de post mia juneco, *
sed oni min ne pereigis.

Sur mia dorso plugis plugistoj, *
faris siajn sulkojn longaj.

La Eternulo estas justa; *
Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj. ¶

Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen *
ĉiuj malamantoj de Cion.

Ili estu kiel tegmenta herbo, *
kiu for-velkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;

per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon *
nek garbiganto sian baskon.

Kaj la preter-irantoj ne diros: / Beno de la Eternulo estu al vi, *
ni benas vin per la nomo de la Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La Eternulo batalis kontraŭ viaj malamikoj. – kp. 1 Mak 14,26

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 3, 23-24


Kaj jen estas Lia ordono,
ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo,
kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.
Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu.
Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:
per la Spirito, kiun Li donis al ni.

Versiklo


Vi subtenas justulon, ho Eternulo,

Vi savas piajn korojn. – el Psa 7, 10-11

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
kiam la apostoloj je la tria horo estis kunaj por preĝi,
Vi donacis al ili la Sanktan Spiriton.
La saman gracon favore donu ankaŭ al ni,
per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Ago 2, 15



► TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 1, 1-2


Amu justecon, vi kiuj juĝas la teron,
pensu pri la Sinjoro kun boneco,
kaj kun sincereco serĉu Lin.
Ĉar Lin trovas tiuj, kiuj ne tentas Lin,
kaj Li manifestiĝas al tiuj, kiuj ne malkredas je Li.

Versiklo


Fidu la Eternulon kaj faru bonon.

Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon. – Psa 37 (36), 3

Preĝo


Ni preĝu.
Ĉiopova eterna Dio,
ĉe Vi estas nek tenebro nek mallumo.
Sendu la splendon de Via lumo en nian koron,
por ke ni ekkonu la sencon de Viaj ordonoj
kaj volonte iru Vian vojon.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. 1 Joh 1, 5



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Heb 12, 1b-2


Ni for-metu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan,
kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan,
direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo,
kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton,
kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio.

Versiklo


Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,

kaj Lian vorton mi fidis. – Psa 130 (129), 5

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo,
donu al ni, ke ni sekvu la ekzemplon de Via unu-naskita Filo
kaj portu pacience la malfavoraĵojn de la vivo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.