Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Galli cantu mediante


Baldaŭ sonos koko-krio,
nokto-mezo estos for,
kun la nigra nokt-profundo
cedos timo kaj angor'.
Tial ni Vin surgenue,
Dio, petas pri favor'.

Ĉiujn homojn Vi protektas,
estas lum', potenc' kaj fort',
dum en plena nokt-silento
dormas ni sen ajna vort',
kaj, ĉar ni senmove kuŝas,
nia dormo ŝajnas mort'.

Kristo, Vi nin ĉiujn vekos
el la dormo de l' malbon',
nin de l' nokto liberigos
grace, kvazaŭ el prizon',
pridonacos nin per lumo,
ĉi viviga Dia don'.

Estu laŭd' al Di', la Patro.
Vin, Di-Fil', adoras ni.
Kaj la sanktan Di-Spiriton
en etern' honoras ni.
Paco, vivo, lumo, ĉio!
Vin, Triunu, gloras ni. Amen.

latina T: Gottschalk Fuldensis OSB († ĉ. 869) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

tage:

Adesto, rerum conditor


Al ni asistu, ho Kreant',
asistu, glor' de l' Patra lum';
se mankus Via grac' al ni,
ni devus tremi de angor'.

Vin mem ni portu, Di', en ni,
kaj Via Spir' plenigu nin;
do por la fraŭdo de l' Rabant'
ne estos spac' en nia kor'.

Kaj inter la profana far',
al kiu urĝas nin la viv',
liberaj ni de ajna krim'
persistos, Di', laŭ Via vol'.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
al Vi, ho Patro, estu glor',
kun Via Spir', la Paraklet',
jarcentojn, -milojn, en etern'. Amen.

latina T: antaŭ 6a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ne kaŝu Vin, Dio, de mia petego.
Mi ĝemas pro la premado de la malbonulo.

Unua Psalmo – Psa 55 (54), 2-9


Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, / kaj ne kaŝu Vin de mia petego; *
atentu min, kaj respondu al mi. ¶

Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas, / pro la kriado de la malamiko, *
pro la premado de la malbonulo,

ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon *
kaj kolere min malamas.

Mia koro tremas en mi; *
kaj teruroj de morto min atakis.

Timo kaj tremo venis sur min, *
kaj konsternego min kovris. ¶

Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn de kolombo! *
Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;

malproksimen mi foriĝus, *
mi ekloĝus en dezerto.

Mi rapidus al rifuĝejo *
for de ventego kaj fulmo-tondro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ne kaŝu Vin, Dio, de mia petego.
Mi ĝemas pro la premado de la malbonulo.

Dua Antifono


¶ Dio savos nin de la mano de niaj malamikoj kaj persekutantoj. – kp. Psa 31 (30), 16

Dua Psalmo – Psa 55 (54), 10-15


Pereigu, ho mia Sinjoro, / disigu ilian langon; *
ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.

Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; *
kaj malbon-faroj estas interne de ĝi;

pereigemo estas interne de ĝi, *
kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton. ¶

Ne malamiko min ja insultas – *
mi tion tolerus;

ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi – *
mi kaŝus min de li;

sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, *
mia amiko, mia kamarado,

vi, kun kiu ni kune intime paroladis, *
iradis en la domon de Dio en la hom-amaso. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dio savos nin de la mano de niaj malamikoj kaj persekutantoj. – kp. Psa 31 (30), 16

Tria Antifono


¶ Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon,
kaj Li vin subtenos.

Tria Psalmo – Psa 55 (54), 17-24


Mi vokas al Dio, *
kaj la Eternulo min savos.

Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; *
kaj Li aŭskultas mian voĉon.

Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, *
kiam ili granda-nombre estis kontraŭ mi.

Dio aŭskultos, / kaj Li humiligos ilin, *
la vivanto de eterne;

ĉar ili ne ŝanĝiĝas *
kaj ili ne timas Dion. ¶

La malbonulo metis sian manon sur siajn amikojn, *
li rompis sian interligon;

pli glata ol butero estas lia buŝo, *
sed milito estas en lia koro;

liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, *
sed ili estas nudigitaj glavoj. ¶

Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, / kaj Li vin subtenos; *
neniam Li lasos fali piulon. ¶

Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin *
en la foson de pereo;

la homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; *
sed mi fidas Vin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon,
kaj Li vin subtenos.

VERSIKLO


Mia filo, atentu mian saĝon;

al mia prudento klinu vian orelon. – Sen 5, 1

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.