Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 161-168 (Ŝin)


Viaj Princoj persekutas min senkaŭze; *
sed Vian vorton timas mia koro.

Mi ĝojas pri Via vorto, *
kiel ricevinto de granda akiro. ¶

Malveron mi malamas kaj abomenas; *
Vian instruon mi amas.

Sep-foje ĉiutage mi Vin gloras *
por Viaj justaj juĝoj. ¶

Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; *
kaj ili ne falpuŝiĝas.

Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, *
Viajn ordonojn mi plenumas. ¶

Mia animo observas Viajn decidojn, *
kaj mi ilin forte amas.

Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, *
ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo.

Dua Antifono


¶ La anaro de la kredantoj estis unu-kora kaj unu-anima. – el Ago 4, 32

Dua Psalmo – Psa 133 (132)


Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, *
se fratoj vivas kune!

Kiel la bona oleo, / kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, *
kaj defluas sur la randon de lia vesto;

kiel la roso, kiu de Ĥermon malleviĝas *
sur la montojn de Cion;

ĉar tie la Eternulo donas la benon, *
vivon por eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La anaro de la kredantoj estis unu-kora kaj unu-anima. – el Ago 4, 32

Tria Antifono


¶ Gardu min kontraŭ la manoj de malvirtuloj ho Eternulo,
forto de mia savo.

Tria Psalmo – Psa 140 (139), 2-9.13-14


Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, *
gardu min kontraŭ perfortulo;

kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, *
ĉiutage kaŭzas militojn;

kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; *
veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. ¶

Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, / gardu min kontraŭ perfortuloj, *
kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, / ili etendis reton ĉe la vojo, *
implikilon ili metis por mi. ¶

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; *
atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.

Ho Eternulo, mia Sinjoro, / forto de mia savo, *
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, / lian intencon ne efektivigu, *
ke ili ne fieriĝu. ¶

Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, *
la rajton de malriĉuloj.

Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; *
piuloj restos antaŭ Via vizaĝo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gardu min kontraŭ la manoj de malvirtuloj ho Eternulo,
forto de mia savo.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Rom 12, 17a.19b-21


Redonu al neniu malbonon pro malbono.
Ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi;
se li soifas, donu al li trinki;
ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
Ne venkiĝu de malbono,
sed venku malbonon per bono.

Versiklo


La boneco de la Eternulo daŭras eterne

al tiuj, kiuj observas Lian interligon. – el Psa 103 (102), 17-18

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la tria horo oni kondukis Vin al la kruco por la savo de la mondo.
Ni petas Vin: Pardonu, kion ni malbon-faris, kaj gardu nin kontraŭ nova ŝuldo;
Vi, kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 25



► TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 3, 16


Per ĉi tio ni konas amon:
Ĉar li demetis sian vivon pro ni;
kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.

Versiklo


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;

ĉar eterna estas Lia boneco. – Psa 118 (117), 1

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la sesa horo venis mallumo super la tuta tero,
ĉar Vi senkulpa iris sur la krucon por elaĉeti nin de nia ŝuldo.
Lumigu nian mallumon,
por ke ni per Via lumo trovu la eternan vivon en Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Mar 15, 33



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Joh 4, 9-11


Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni:
Ke Dio sendis en la mondon Sian Filon sole-naskitan, por ke ni vivu per li.
Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin,
kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.
Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian.

Versiklo


Nia ŝildo, vidu, ho Dio,

kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. – Psa 84, 10

Preĝo


Ni preĝu.
Sinjoro Jesuo Kristo,
je la naŭa horo Vi transirigis la pento-faran krimulon de la kruco-fosto en Vian regnon.
Ni konfesas, ke ni estas pekuloj, kaj ni fide petas Vin:
Ankaŭ ni estu post nia morto en la paradizo ĉe Vi,
kiu vivas kaj regas eterne. Amen. – kp. Luk 23, 43



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.