Matena Laŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Diei luce reddita


Je l' frua lum' de l' nova tag'
el danka kor' al Dia glor'
per gaja voĉo kantas ni,
atestas pri Jesuo Krist',

per kiu ĉion kreis Di',
ordonon donis al la mond',
ke nokt' kaj tago sekvu sin
alterne laŭ eterna leĝ'.

Vi, de l' kredantoj vera lum',
libera de ĉi monda leĝ',
sen ajna nokto, sen altern',
eterna nura brila tag'!

Donacu, Patro sen obskur',
ke dum la tuta tago ni
al Kristo plaĉu en la plen'
de l' hela, klara Di-Spirit'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Bone estas glori Vian nomon,
rakonti matene pri Via boneco.

Unua Psalmo – Psa 92 (91)


Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶

Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo.

Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶

Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Bone estas glori Vian nomon,
rakonti matene pri Via boneco.

Dua Antifono


¶ Mi donos al vi koron novan,
kaj spiriton novan Mi metos en vin.

Kantiko – Jeĥ 36, 24-28


Mi prenos vin el inter la nacioj, / Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, *
kaj Mi venigos vin en vian landon.

Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, / kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, *
kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. ¶

Kaj Mi donos al vi koron novan, *
kaj spiriton novan Mi metos en vin;

Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, *
kaj Mi donos al vi koron karnan.

Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, / kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, *
kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Kaj vi loĝos en la lando, *
kiun Mi donis al viaj patroj;

kaj vi estos Mia popolo, *
kaj Mi estos via Dio. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi donos al vi koron novan,
kaj spiriton novan Mi metos en vin.

Tria Antifono


¶ Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj
Vi fondis al Vi potencon, ho Eternulo.

Tria Psalmo – Psa 8


Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Vi levis Vian gloron *
super la ĉielon. ¶

Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj *
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,

por kvietigi la malamikon *
kaj la venĝ-emulon. ¶

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, *
la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras? *
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; *
per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; *
ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

ŝafojn kaj bovojn ĉiujn *
kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, *
ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. ¶

Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj
Vi fondis al Vi potencon, ho Eternulo.

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Pet 3, 13-14


Laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.
Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco,
senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li.

Responsorio


Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi.

Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi.

Mia lango rakontas Vian justecon,

kiam mi kantas al Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi. – Psa 71 (70), 23

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Ho, gvidu niajn piedojn en la vojon de paco.

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


¶ Ho, gvidu niajn piedojn en la vojon de paco.

PREĜADO


Petoj


Benata estu Dio,
kiu per Sia Filo donas al la mondo esperon kaj vivon.
Al Li ni preĝu:
Dio, aŭdu nin.

¶ Dio, aŭdu nin.

Dio, Vi donas al ni tiun ĉi novan tagon.
– Donacu, ke ni kompletigu ĝin honore al Vi.

¶ Dio, aŭdu nin.

Vi enmetis kredon, esperon kaj amon en niajn korojn.
– Konservu Viajn donojn en ni ĉiutempe.

¶ Dio, aŭdu nin.

Niaj okuloj estu ĉiam fiksitaj al Vi.
– Pretigu nin sekvi Vian vokon.

¶ Dio, aŭdu nin.

Gardu nin kontraŭ la delogoj de la malbono,
– kaj protektu nin sur ĉiuj niaj vojoj.

¶ Dio, aŭdu nin. – kp. ADORU 091.19

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio, Vi vera lumo kaj eterna tago,
en la cirkulado de la tempo Vi ĉiam denove donas novan matenon al ni.
Forigu la nokton de la malbono
kaj heligu nian koron per la brilo de Via venado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. ADORU 091.19

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22