Meza Horo


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato > Meza Horo
Stato:


Ĉi tiun Mezan Horon oni povas kanti laŭ ADORU 092 aŭ preĝi jene:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


kiel en la Ordinaraj Partoj

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Via mano estu al mi helpo,
ĉar Viajn ordonojn mi elektis.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 169-176 (Tav)


Mia animo avidas Vian savon; *
Vian vorton mi fidas.

Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: *
Kiam Vi min konsolos? ¶

Ĉar mi fariĝis kiel fel-sako en fumo; *
sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.

Kiom estos la tagoj de Via sklavo? *
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? ¶

Fosojn fosis al mi la fieruloj, *
kontraŭe al Viaj leĝoj.

Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; *
maljuste oni min persekutas; helpu min. ¶

Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, *
sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.

Laŭ Via boneco vivigu min, *
kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Via mano estu al mi helpo,
ĉar Viajn ordonojn mi elektis.

Dua Antifono


¶ Via trono, ho Sinjoro,
staras por ĉiam kaj eterne.

Dua Psalmo – Psa 45 (44), 2-10


Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶

Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Via trono, ho Sinjoro,
staras por ĉiam kaj eterne.

Tria Antifono


¶ Mi vidis la novan Jerusalemon
pretigitan kiel fianĉino ornamita por sia edzo.

Tria Psalmo – Psa 45 (44), 11-18


Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi vidis la novan Jerusalemon
pretigitan kiel fianĉino ornamita por sia edzo. – Apo 21, 2

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.



► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Dan 6, 27b-28a (26b-27a)


Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta,
Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
Li liberigas kaj savas,
Li faras miraklojn kaj pruvo-signojn en la ĉielo kaj sur la tero.

Versiklo


Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio.

Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero. – Psa 46 (45), 11

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, ĉiopova Patro:
ni klinas nin antaŭ Vi.
Sendu al ni la lumon de la Sankta Spirito,
por ke ni estu sekuraj kontraŭ ĉiu malamiko,
kaj en la ĝojo de nia koro ni dediĉu nian laŭdon al Vi,
hodiaŭ kaj ĉiutage.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



► TAGMEZE


Legaĵo – Rom 15, 5-7


La Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo;
por ke vi unu-anime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

Versiklo


Al la Eternulo plaĉas Lia popolo.

Li ornamas humilulojn per savo. – Psa 149, 4

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, fajro de eterna amo,
ekbruligu nian koron per Via ardo,
por ke ni amu Vin pli ol ĉio,
kaj pro amo al Vi ankaŭ niajn gefratojn.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Mar 12, 30-31



► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Flp 4, 8.9b


Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bon-fama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. Kaj la Dio de paco estos kun vi.

Versiklo


Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo,

kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne. – Psa 145 (144), 1

Preĝo


Ni preĝu.
Ho Eternulo, nia Dio,
aŭdu la petojn de la sankta Virgulino Maria
kaj plenumu nian sopiron pri paco,
por ke ni, liberaj por servi al Vi ĉiujn tagojn de nia vivo,
sendanĝere venu al Vi.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.