Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
tiu supren-iros sur la monton de la Eternulo.

en Paska Tempo:

¶ La malsupren-irinto – tiu sama estis la suprenirinto
alte super ĉiuj ĉieloj,
por plenigi ĉion.
Haleluja. – Efe 4, 10

Unua Psalmo – Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne for-donis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe.

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / la Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
tiu supren-iros sur la monton de la Eternulo.

en Paska Tempo:

¶ La malsupren-irinto – tiu sama estis la suprenirinto
alte super ĉiuj ĉieloj,
por plenigi ĉion.
Haleluja. – Efe 4, 10

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Benu la Sinjoron de justeco,
laŭdu la Reĝon eternan.

en Paska Tempo:

¶ Glor-kantu al la Eternulo;
festu en granda ĝojo.
Haleluja. – kp. 2 Kro 30, 21

Kantiko – Tob 13, 2-9


Benata estas Dio, *
kiu vivas kaj regas eterne,

ĉar Li punas kaj kompatas, / Li kondukas al Hadeso kaj supren-kondukas. *
Neniu povas eviti Lian manon. ¶

Dank-diru al Li, filoj de Izrael, / antaŭ la nacioj, *
ĉar Li disigis nin inter ili.

Tie proklamu Lian grandecon, *
laŭdu Lin antaŭ ĉiu vivanto,

ĉar Li estas nia Sinjoro kaj Dio, *
Li estas nia Patro eterne. ¶

Li punas nin pro niaj pekoj, *
kaj poste Li kompatas nin

kaj savas nin el inter ĉiuj nacioj, *
kien ajn ni dispeliĝis inter ili. ¶

Benu la Sinjoron de justeco, *
laŭdu la Reĝon eternan. ¶

En la lando de mia kaptiteco mi dankas Lin, *
kaj al pekuloj mi montras Liajn potencon kaj grandecon.

Turnu vin, pekuloj, *
faru justecon antaŭ Li.

Kiu scias ĉu Li atentos vin, *
kaj kompatos vin? ¶

Mi laŭdas mian Dion, / mia animo laŭdas la Reĝon de la ĉielo, *
kaj mi ĝojegos pro Lia grandeco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Benu la Sinjoron de justeco,
laŭdu la Reĝon eternan.

en Paska Tempo:

¶ Glor-kantu al la Eternulo;
festu en granda ĝojo.
Haleluja. – kp. 2 Kro 30, 21

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Al la justuloj konvenas glorado.

en Paska Tempo:

¶ La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 33 (32)


Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; *
al la justuloj konvenas glorado.

Gloru la Eternulon per harpo, *
per dek-korda psaltero ludu al Li.

Kantu al Li novan kanton, *
bone ludu al Li kun trumpetado. ¶

Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, *
kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.

Li amas justecon kaj juĝon; *
la tero estas plena de la boneco de la Eternulo.

Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; *
kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.

Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, *
Li metis la abismojn en konservejojn. ¶

Timu la Eternulon la tuta tero; *
tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.

Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; *
Li ordonis, kaj tio aperis. ¶

La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, *
Li detruas la intencojn de la nacioj.

La decido de la Eternulo restas eterne, *
la pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio. ¶

Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; *
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

El la ĉielo la Eternulo rigardas, *
Li vidas ĉiujn homidojn.

De la trono, sur kiu Li sidas, *
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,

Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, *
kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn. ¶

La reĝon ne helpos granda armeo, *
fortulon ne savos granda forto.

Vana estas la ĉevalo por helpo, *
kaj per sia granda forto ĝi ne savos.

Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, *
kiuj esperas Lian favoron,

ke Li savu de morto ilian animon *
kaj nutru ilin en tempo de malsato. ¶

Nia animo fidas la Eternulon; *
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.

Ĉar pro Li ĝojas nia koro, *
ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.

Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, *
kiel ni esperas al Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Al la justuloj konvenas glorado.

en Paska Tempo:

¶ La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21