Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Invitatorio aŭ Malfermo kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ En Via lumo ni vidas lumon.

en Paska Tempo:

¶ Ĉe Vi estas la fonto de vivo.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 36 (35)


La pekado de malpiulo parolas al lia koro; *
antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.

Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, *
ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.

La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; *
li ne volas kompreni, por fari bonon.

Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; / li staras sur vojo ne bona; *
malbonon li ne abomenas. ¶

Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, *
Via vereco ĝis la nuboj.

Via justeco estas kiel la montoj de Dio, / Viaj juĝoj estas granda abismo; *
homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. ¶

Kiel grand-valora estas Via favoro, ho Dio! *
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.

Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, *
kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.

Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, *
kaj en Via lumo ni vidas lumon. ¶

Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, *
kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

Ne paŝu sur min piedo de fiereco, *
kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

Tie falu la farantoj de malbono; *
ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ En Via lumo ni vidas lumon.

en Paska Tempo:

¶ Ĉe Vi estas la fonto de vivo.
Haleluja.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
mirinda en Via forto.

en Paska Tempo:

¶ Vi elsendis Vian spiriton,
kaj ĉio konstruiĝis.
Haleluja. – Psa 104(103), 30

Kantiko – Jut 16, 1-2a.13-15


Eksonigu por mia Dio per tamburoj, *
kantu por la Sinjoro kun cimbal-muziko.

Kanto kaj psalmo miksiĝu por Li, *
gloru kaj alvoku Lian nomon.

Ĉar Dio estas la Sinjoro, *
kiu frakasas ĉiujn batalojn. ¶

Novan kanton mi kantos por mia Dio. *
Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,

mirinda en Via forto, *
nesuperebla. ¶

Vin servu Via tuta kreitaĵaro; *
ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis,

Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis. *
Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo. ¶

Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas, *
rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo;

sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi, *
Vi ankoraŭ estas tre kompatema. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
mirinda en Via forto.

en Paska Tempo:

¶ Vi elsendis Vian spiriton,
kaj ĉio konstruiĝis.
Haleluja. – Psa 104(103), 30

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Kriu al Dio per voĉo de kanto.

en Paska Tempo:

¶ Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
Kantu edifan kanton!
Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 47 (46)


Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, *
kriu al Dio per voĉo de kanto.

Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; *
Li estas granda Reĝo super la tuta tero.

Li subigas al ni popolojn *
kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

Li elektas por ni nian heredon, *
la majeston de Jakob, kiun Li amas. ¶

Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, *
la Eternulo ĉe trumpetado. ¶

Kantu al Dio, kantu! *
Kantu al nia Reĝo, kantu!

Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: *
Kantu edifan kanton!

Dio reĝas super la popoloj; *
Dio sidas sur Sia sankta trono.

La princoj de la popoloj kolektiĝis, *
la popolo de la Dio de Abraham;

ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; *
Li estas tre alta. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


ekster Paska Tempo:

¶ Kriu al Dio per voĉo de kanto.

en Paska Tempo:

¶ Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
Kantu edifan kanton!
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo kaj Responsorio kiel en la koncerna tago.

LAŬDKANTO


Antifono


kiel en la koncerna tago

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono


kiel en la koncerna tago

PREĜADO


Petoj


kiel en la koncerna tago

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la koncerna tago

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21