Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 25-32 (Dalet)


Mia animo algluiĝis al la polvo; *
vivigu min laŭ Via vorto.

Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; *
instruu al mi Viajn leĝojn. ¶

Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; *
kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.

Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; *
restarigu min laŭ Via vorto. ¶

La vojon de malvero deturnu de mi, *
kaj donacu al mi Vian instruon.

La vojon de la vero mi elektis, *
mi sopiris al Viaj leĝoj. ¶

Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; *
ho Eternulo, ne hontigu min.

Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, *
ĉar Vi larĝigas mian koron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 26 (25), 1a.2-3.6b-8.9a.11b.12


Juĝu min, ho Eternulo, *
esploru kaj elprovu min;

refandu mian internaĵon *
kaj mian koron. ¶

Ĉar Via favor-koreco estas antaŭ miaj okuloj; *
kaj mi marŝas en Via vero.

Mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, *
ho Eternulo,

por aŭdigi laŭte gloradon *
kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.

Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, *
kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. ¶

Ne pereigu mian animon *
liberigu min kaj kor-favoru min.

Mia piedo staras sur ebena loko; *
en kunvenoj mi benos la Eternulon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 28 (27), 1-3.6-9


Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; *
mia Roko, ne silentu al mi.

Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, *
kiuj iras en la tombon.

Aŭskultu la voĉon de mia petego, / kiam mi krias al Vi, *
kiam mi levas miajn manojn al Via plej-sanktejo.

Ne kun-pereigu min kune kun malpiuloj, *
kaj kun krim-farantoj,

kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, *
dum malbono estas en ilia koro. ¶

Glorata estu la Eternulo, *
ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.

La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; *
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min.

Tial ekĝojas mia koro, *
kaj per mia kanto mi Lin gloros. ¶

La Eternulo estas ilia forto, *
Li estas savanta forto por Sia sankt-oleito.

Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, *
kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.