Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo > Meza Horo
Stato:


MALFERMO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

HIMNO


kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo

PSALMODIO


Ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj de la koncerna tempo.

Unua Psalmo – Psa 119 (118), 41-48 (Vav)


Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, *
Via helpo, konforme al Via vorto,

ke mi povu doni respondon al mia insultanto; *
ĉar mi fidas Vian vorton. ¶

Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, *
ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.

Kaj mi konservos Vian instruon *
ĉiam kaj eterne. ¶

Kaj mi iros en libereco, *
ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.

Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, *
kaj mi ne hontos. ¶

Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, *
kiujn mi amas.

Kaj mi etendos miajn manojn / al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, *
kaj mi meditos pri Viaj leĝoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 40 (39), 2-9


Mi atende esperis al la Eternulo, *
kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, *
el la ŝlima marĉo,

kaj Li starigis sur roko mian piedon *
kaj fortikigis miajn paŝojn.

Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, *
laŭdon al nia Dio. ¶

Multaj tion vidos kaj ektimos, *
kaj ili esperos al la Eternulo.

Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon *
kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! / Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. *
Neniu egalas Vin.

Mi rakontos kaj parolos, *
sed ili estas super ĉiu kalkulo. ¶

Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; *
brul-oferojn kaj pek-oferojn Vi ne postulas.

La orelojn Vi malfermis al mi; / tiam mi diris: Jen mi venas; *
en la skrib-rulaĵo estas skribite pri mi.

Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, *
kaj Viaj ordonoj estas en mia koro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 40 (39), 10-14.17-18


Mi predikas justecon en granda kunveno; / jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, *
Vi tion scias.

Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, *
pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis;

mi ne kaŝis Vian favor-korecon kaj Vian verecon *
antaŭ la granda kunveno. ¶

Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favor-korecon antaŭ mi, *
Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, / atingis min miaj kulpoj, *
ke mi ne povas vidi;

ili estas pli multe-nombraj, ol la haroj sur mia kapo, *
kaj mia koro min forlasis. ¶

Volu, ho Eternulo, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min.

Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;

la amantoj de Via helpo diru ĉiam: *
Granda estas la Eternulo.

Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
mia Sinjoro pensu pri mi.

Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho mia Dio, ne malrapidu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Por plia(j) Horo(j) oni prenu la koncernajn Gradualpsalmojn. Ili troveblas ankaŭ en la Ordinaraj Partoj.

► Legaĵo, Versiklo kaj Preĝo kiel en la koncerna tago.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.